1509 Esclangona

asteroido

1509 Esclangona estas malgranda, hela duopa asteroido de la interna asteroida zono, ano de la Hungaria familio.

1509 Esclangona
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 1509 Esclangona
Aliaj nomoj 1938 YG
Nomita laŭ Ernest Esclangon vd
Malkovro
Malkovrinto André Patry
Dato de malkovro 21-a de decembro 1938
Loko de malkovro Nico
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono
Inner Main Belt vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
279,187 Gm (1,866 AU)
270,110 Gm (1,806 AU)
288,264 Gm (1,927 AU)
Discentreco 0,0325
Meza anomaliangulo 299,933°
Klinangulo 22,318°
Periodo 931,223 tagoj (2,550 jaroj)
Meza cirkulrapido 21,80 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
283,573°
Argum. de periapsido 267,819°
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata : 8,17 ± 0,6 km
Ĉefa korpo : 7,76 ± 0,57 km
Rotacia periodo 0,1301 tago (3,253 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,2327
Observaj ecoj
Spektroklaso S
Absoluta magnitudo 12,64
vdr

Malkovro redakti

Ĝi estis malkovrita la 21-an de decembro 1938 de la franca astronomo André Patry elde la Observatorio de Nico.

Nomo redakti

Ĝi estis nomita en honoro al la franca astronomo Ernest Esclangon.

Satelito redakti

La 13-an de februaro 2003 estis malkovrita ĝia satelito, far'de W. J. Merline, L. M. Close, P. M. Tamblyn, F. Menard, C. R. Chapman, C. Dumas, G. Duvert, W. M. Owen, D. C. Slater kaj M. F. Sterzik uzinte adaptiĝemajn optikojn de diversaj observatorioj, anoncita la 18-an de februaro 2003. Tiu satelito, provizore nomita S/2003 (1509) 1,[1] havas diametron de ĉirkaŭ 2,57 km kaj orbitas je 140 km de la ĉefa korpo kun periodo taksata je 24 tagoj. La rotacia periodo de la satelito estas 6,6422 ± 0,0004 horoj (0,2768 tago).

Ĝia nenormale granda duona grandakso pensigas, ke 1509 Esclangona kaj ĝia satelito estas elĵetintaĵoj de asteroida kolizio. La triopa asteroido 3749 Balam verŝajne kreiĝis sammaniere.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (1001 - 2000)Poste:
1508 Kemi1509 Esclangona1510 Charlois