Ernst von Bodelschwingh-Velmede

Ernst von BODELSCHWINGH-VELMEDE (naskiĝinta la 26-an de novembro 1794 sur la bieno Velmede apud Unna, mortinta la 18-an de majo 1854 en Medebach) estis prusa politikisto. Unu lia filo estis la fama teologo kaj diakonimoderigisto Friedrich von Bodelschwingh.

Ernst von Bodelschwingh-Velmede
Persona informo
Naskiĝo 26-an de novembro 1794 (1794-11-26)
en Bergkamen
Morto 18-an de majo 1854 (1854-05-18) (59-jaraĝa)
en Medebach
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio vd
Alma mater Universitato de GöttingenHumboldt-Universitato en Berlino vd
Familio
Patrino Friederike von Bodelschwingh vd
Gefratoj Karl von Bodelschwingh-Velmede vd
Infanoj Friedrich von Bodelschwingh la pli maljuna vd
Profesio
Okupo asesoro • politikisto vd
Aktiva en BerlinoDistriktaro Arnsbergo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Bodelschwingh studis jursciencon kaj partoprenis la kontraŭnapoleonajn liberigmilitojn. Ĉe la Batalo de Leipzig li akiris la Feran krucon. Apud Freyburg (Unstrut) li vunditis en la 21.10.1813. En 1817 li ekdeĵoris por la ŝtato kaj iĝis en 1822 ĉefa deputito de la distrikto deTecklenburg, en 1831 prezidanto registara en Trier, en novembro 1834 supera prezidanto de Rejnprovinco. En 1842 li transprenis la ministerion pri financoj, en 1845 la ministerion de la internaj aferoj.

En 1847 Bodelschwingh gvidis kiel registara komisaro la Unuiĝintan landan parlamenton; post la eksplodo de la Revolucio de 1848 (19.3.) li demisiis. Poste li elektitis en la prusian duan ĉambron, unue en januaro 1849 kaj denove post la diktita balotadleĝaro de 1849. Poste li iĝis membro de la Erfurta Unuigparlamento, kie li subtenis la Centristan partion. Tiu ĉi partio kritikis la registaron unuflanke, aliflanke la rimedoj necesaj ne bojkotigitis.

En 1852 li nomumitis registara prezidanto de Arnsberg.

Literaturo redakti

  • Von Diest: Meine Erlebnisse im Jahre 1848 und die Stellung des Staatsministers von Bodelschwingh vor und an dem 18. März 1848, Berlin 1898

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 3. Leipzig 1905, p. 116-117, kio legeblas tie ĉi interrete.