Erwin Stolpe

germana juristo kaj esperantisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Erwin STOLPE [Ervin Ŝtolpe] (naskiĝis la 28-an de septembro 1894 en Bromberg - hodiaŭ Bydgoszcz, mortis la 13-an de aprilo 1970 en Berlino) estis germana juristo kaj esperantisto. Inter 1947 kaj 1960 li deĵoris kiel juĝisto ĉe la supera tribunalo de Berlino. Ekde 1913 li aktivis en la organizita Esperanto-movado en Berlino kaj estis longjara estrarano de la Esperanto-Societo Berlino-Charlottenburg. Li estis vic-prezidanto de Internacia Esperanto-Asocio de Juristoj (IEAJ) en 1967/68.[1]

Erwin Stolpe
Persona informo
Naskiĝo 28-an de septembro 1894 (1894-09-28)
en Bydgoszcz
Morto 13-an de aprilo 1970 (1970-04-13) (75-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantistojuristo
vdr

Studado kaj profesia vivo redakti

Stolpe en Bromberg de 1904 ĝis 1913 vizitis humanisman gimnazion. Poste li studis juron en universitatoj Lepsiko, Hajdelbergo kaj Berlino. En 1926 li fariĝis juĝisto. En 1927 li estis nomumita en sama posteno en Berlino. Dum 1946-1947 li deĵoris kiel juristo ĉe la distrikta juĝejo Berlin-Spandau, de 1947 ĝis 1960 ĉe la Supera Tribunalo de Berlino (Kammergericht).

Esperanto-agado en Berlino redakti

En la Esperanto-Societo Charlottenburg Stolpe aktivis kune kun konataj esperantistoj kiel Julius Glück (1877–1942), Panajot Hitrov, Walter Markuse kaj Eugen Wüster (1898–1977).

Li subtenis Eugen Wüster en lia ellaborado de la Enciklopedia Vortaro Esperanto-Germana. Wüster nomas apud Paul Kirschke Referendar Erwin Stolpe sian daŭran helpanton.[2]

Skismo en EVB 1925 redakti

En 1924 Stolpe estis membro de la komisiono de Esperanto-Gruparo Berlin (Esperanto-Verband Berlin – EVB) pri la afero Flatauer. Membroj de la komisiono estis ankaŭ Max Blankenheim, Wilhelm Brüning kaj Julius Glück. La 23-an de oktobro 1924 la komisiono kunvenis en la Handelsschule (Komerca Lernejo) Flatauer, Dircksenstraße 23 ĉe Aleksanderplaco. Okazis diskuto pri kontrakto inter la EVB kaj la privata Komerclernejo Flatauer pri Esperanto-kursoj. Stolpe opiniis, ke EVB ne bezonas la kontrakton, ĉar ĝi tro limigas la gruparon. Tamen la plimulto de la komisiono proponis, fari novan kontrakton kun direktoro Flatauer. Baze de tio nun agadis Flatauers Privat-Esperanto-Schule – Schule des Esperanto-Verbandes Berlin (Privata Esperanto-lernejo de Flatauer – Lernejo de la Esperanto-Gruparo Berlino).

Kadre de supera kurso, seminario de ĉi-tiu lernejo, Stolpe prelegis pri Historio kaj teorio de la mondlingvoj.

La disputoj pri la rajtoj de Flatauer rilate al kursoj, instruistoj kaj prezoj kaj la rajtoj de la Esperanto-grupoj, kiuj timis, perdi sendependan decidrajton pri siaj kursoj, kaŭzis en 1925 skismon de EVB. La prezidanto de EVB Julius Glück fondis la novan organizaĵon Berliner Esperanto-Vereinigung (BEV - Berlina Esperanto-Unuiĝo), al kiu aliĝis ankaŭ la Esperanto-Societo Charlottenburg (EGC) kun estrarano Stolpe. Statuto de BEV estis validigita la 26-an de majo 1925. Ĝi permesis kaj membriĝon de individuaj personoj kaj membriĝon de grupoj diference al la statuto de EVB de 1921, permesanta nur membriĝon de grupoj.

La 3-an de januaro 1926 BEV sendis cirkuleron al ĉiuj germanaj esperantistoj kaj ligaj grupoj koncerne la kontraktan aferon Flatauer[3], en kiu oni konstatas kaj pravigas, ke EVB plenumis la kontrakton kaj ke Flatauer ne respektis ĝin.

Komisiono de EVB (Wilhelm Brüning, Friedrich Ellersiek (1880–1959), Anna Hempel, Alexander Schwarz, Joachim  Wande) dissendis 19-paĝan replikon responde al la cirkulero de BEV, en kiu estas asertita, ke Flatauer plenumis la kontrakton, sed la kontraŭuloj de la kontrakto malmembriĝis el EVB kaj fondis BEV por fuĝi el la kontraktaj devigoj.[4]

Nur post tri jaroj en julio 1928 estis decidita, nuligi EVB kaj BEV kaj fondi la novan unuecan Esperanto-Verband Berlin (Esperanto-Gruparo Berlin).

Post 1933 redakti

En skribaĵo de la 22-a de aŭgusto 1933 al la Germana Esperanto-Asocio (GEA) la EGC informis, ke ĝi portempe ne agadas kaj ke Julius Glück demisiis kiel prezidanto.[5] La membroj ricevis informon de la estraro, kies vicprezidanto estis Stolpe, ke pro la aliorganizado de GEA EGC ĝis la 1-a de marto 1934 ne plu agadas.[6]

La 15-an de marto 1934 Stolpe invitis al membrokunveno kun la tagordo: Novkomenco de la agado.[7]

La 25-an de januaro 1936 EGC deklaris sian malmembriĝon el la Laborkomunumo de Berlinaj Esperantistoj kaj Stolpe deklaris sian personan demision. En repliko oni petis lin pripensi tion kaj supozas, ke la Arierparagraph (arja paragrafo) eble estas la kaŭzo.[8]

Ekzistas dokumento de la 15-a de novembro 1937 de Staatspolizeileitstelle Berlin (Ŝtatpolica gvidejo por Berlino), en kiu Gestapo skribis al Stolpe:

„Laŭ la rezulto de  la enketoj vi post likvido de la Germana Esperanto-Asocio partoprenis kunvenojn, en kiuj estis uzata la lingvo Esperanto.

Baze de § 1 por savo de popolo kaj ŝtato de la 28-a de februaro 1933 mi malpermesas al vi ĉiun pluan agadon en ĉi-tiu kampo, ankaŭ en samdirektaj unuiĝoj.

Kontraŭaj agoj estos punitaj laŭ § 4 de la menciita dekreto.[9]

En postmilita (1946) letero al la Ĉefa Oficejo pri Lernejoj Stolpe priskribis la berlinan Esperanto-movadon kaj ĝian sintenon post 1933 jene:

„La plimulto de la germanaj esperantistoj ĝenerale havis pli aŭ malpli pacisman kaj socialisman pensmanierojn. Nur pli malgranda parto pensis naciisme kaj antisemite, aŭ eĉ nazie. Precipe tio validas por la berlinaj esperantistoj. Konforme al tio estis la reago de la berlinaj esperantistoj al la tielnomata potencopreno de Hitler. La plejmulto provis malhelpi la tiutempe kutiman Gleichschaltung (samdirektigon) kaj konservi la malnovajn idealojn. Ekestis – entute – proksimume 3 tendencoj. Unu, en Berlino plejmulte, provis eviti ĉiurilate la samdirektigon kaj daŭrigi la asocian vivon plejeble malnovforme. Al tiu tendenco apartenis plej parte la esperantistoj, organizitaj en gruparo (EVB). La 2-a tendenco faris kvazaŭ „mildan” samdirektigon kaj estis reprezentitaj speciale de la prezidanto de Germana Esperanto-Asocio Postrat (poŝtkonsilisto) Behrendt (1877-1935), intertempe mortinta. Li evidente provis per samdirektigo de la germana ascocio, precipe per enkonduko de la gvidantoprincipo (Führerprinzip) kaj certagrade de la arja principo, adapti la movadon al la reganta tendenco kaj per tio savi ĝin en la Trian Regnon. Tamen ĉi-tiun tendencon, kiel dirite, granda parto de la berlinaj esperantistoj ne aprobis kaj pro tio konbtraŭbatalis ĝin. Nur ege malgranda elcentaĵo de la germanaj kaj precipe de la berlinaj esperantistoj malkaŝe transiris al la naziaro kaj eĉ fondis koncernan organizaĵon…“[10]

Post 1945 redakti

Erwin Stolpe kaj sia edzino Hildegard Stolpe (1921-2019) aktivis post la milito en la grupo Kompreno, kiu ekde 1949 daŭrigis kadre de Esperanto-Ligo Berlino la agadon de la antaŭmilita Esperanto-Societo Charlottenburg. Stolpe kunagadis interalie kun Karl Vanselow (1877-1959) kaj Jan Fethke (1903-1980).

Ekde novembro 1964 la geedza paro Stolpe loĝis en Charlottenburg, Kaiserdamm 102, kie ankaŭ kelkfoje kunvenis grupanoj de Kompreno.

Ĝis 1965 Stolpe estis prezidanto de la arbitracia tribunalo (Schiedsgericht) de GEA.

Kiam Stolpe emeritiĝis, li havis la titolon Kammergerichtsrat a. D.

Post la morto de la vidvino Hildegard Stolpe en 2019 Johann Pachter transprenis por Esperanto-Ligo Berlino-Brandenburgio postlasaĵon rilate al la esperantista agado de Erwin Stolpe.

Referencoj redakti

  1. Vicprezidanto de IEAJ.Erwin Stolpe. En: Internacia Jura Revuo, 3/1968, p 1, redaktoro Lajos Márton, Budapeŝto. Enestas konciza biografio kun foto.
  2. Eugen Wüster: Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana kun speciala elmontro de la Zamenhofa uzo, eldonita lau komisio de la Esperanto-Instituto por la Germana Regno. Vorbemerkung. Ferdinand Hirt & Sohn, Leipzig, Esperanto-fako, 1923.
  3. Rundschreiben an deutsche Esperantisten und Bundesgruppen, betrifft Vertragsangelegenheit Flatauer.
  4. Verband – Schulvertrag – Vereinigung. Eine Erwiderung auf das Rundschreiben an deutsche Esperantisten und Bundesgruppen Berliner der Esperanto-Vereingung. En Postlasaĵo Stollpe en arkivo de Esperanto-Ligo Berlino-Brandenburgio
  5. Skribaĵo de EGC al GEA de la 22-a de aŭgusto 1933.  En Postlasaĵo Stollpe en arkivo de Esperanto-Ligo Berlino-Brandenburgio.
  6. Skribaĵo de la estraro al la membroj de EG Charlottenburg de la 24-a de aŭgusto 1933. En Postlasaĵo Stolpe en arkivo de Esperanto-Ligo Berlino-Brandenburgio.
  7. Dokumento en Postlasaĵo Stolpe en la arkivo de Esperanto-Ligo Berlino-Brandenburgio.
  8. Dokumento en Postlasaĵo Stolpe en la arkivo de Esperanto-Ligo Berlino-Brandenburgio.
  9. Dokumento en Postlasaĵo Stolpe en la arkivo de Esperanto-Ligo Berlino-Brandenburgio. Originala germanlingva teksto: „Nach dem Ergebnis der Ermittlungen haben Sie nach der Auflösung des Deutschen Esperanto-Bundes sich an Zusammenkünften beteiligt, in denen die Esperantosprache gepflegt wird. Aufgrund des § 1 zum Schutz von Volk und Staat vom 28.2.1933 untersage ich Ihnen hiermit jede weitere Betätigung auf diesem Gebiete, auch in gleichgerichteten Vereinigungen. Zuwiderhandlungen werden nach § 4 der genannten Verordnung bestaft."
  10. Erwin Stolpe. Letero al Magistrat von Berlin, Abteilung für Volksbildung, Hauptschulamt de 9-a de septembro 1946. Dokumento en Postlasaĵo Stolpe en la arkivo de Esperanto-Ligo Berlino-Brandenburgio.