Erzsébet Kertész
Erzsébet Kertész [erĵEbet kertEs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kertész Erzsébet estis hungara verkisto, bibliotekisto, redaktoro. Ŝiaj pseŭdonimoj estis Elbert S. Payne kaj Marjorie Wyne.
Erzsébet Kertész | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 29-an de septembro 1909 en Szolnok | |
Morto | 25-an de marto 2005 (95-jaraĝa) en Budapeŝto | |
Lingvoj | hungara vd | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Memorigilo | ||
Profesio | ||
Okupo | tradukisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Erzsébet Kertész [1] naskiĝis la 29-an de septembro 1909 en Szolnok, ŝi mortis la 25-an de marto 2005 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Erzsébet Kertész akiris diplomon en Reĝa Teknikuniversitato palatino József en 1933. Post siaj studoj ŝi estis bibliotekisto, baldaŭ vicĉefredaktoro en eldonejo. Ekde 1940 ŝi vivtenis sin el verkado. Ŝi verkis ĉefe porjunularajn romanojn, tial la aktuala politiko neniam tuŝis ŝin. Kovrilpaĝoj de ŝiaj libroj estis striaj, pluraj generacioj legis ilin. Kelkfoje ŝi tradukis el la rusa kaj bulgara lingvoj. Ŝi ricevis 5 premiojn inter 1967-1999.
Elektitaj romanoj redakti
- Úrilányok (1929) - noveloj)
- Gyönyörű nyár! (1935) - romano
- Zsuzsi a Vadrózsa Szövetségben (1943) - porjunulara romano
- Zsuzsi menyasszony lesz (1947) - porjunulara romano
- Mint fűszál a réten… (1950) - porjunulara romano
- Kaland a Szamócában (1957) - porjunulara romano
- Teleki Blanka (Blanka Teleki), (1966) - biografia romano
- A lámpás hölgy (1976) - porjunulara romano
- Kossuth Zsuzsanna (Zsuzsanna Kossuth), (1983) - biografia romano
- A három Róza (1995) - romano
- Fiút vártak, lány született (2000) – romana membiografio
Memorigiloj redakti
- memortabulo en Budapeŝto
Fontoj redakti
- verkaro
- hungarlingva biografio kun fotoj
- [2] Arkivigite je 2010-09-24 per la retarkivo Wayback Machine
- [3]