Esperanta-hispana kaj hispana-esperanta vortaroj
listo de dulingvaj vortaroj
(Alidirektita el Esperanto-hispana vortaro)
publikigita versio estis patrolita je 29 apr. 2024. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 29 apr. 2024.
Ĉi tiu paĝo listigas vortarojn kiuj tradukas el la hispana lingvo al Esperanto kaj inverse
redaktiAntaŭ la unua mondmilito
redakti- 1899: Ramón Andreu publikigis la unuan Esperantan-hispanan vortaron en 1899.
- 1903: Pastro Antonio Guinart publikigis gramatiketon kaj vortaron (1903).
- 1904: La kataluna eldonejo Espasa (d:Q17629741) publikigis ankaŭ gramatikon kaj Vortaron (du eldonoj) de Vicente Inglada Ors kaj Antonio López Villanueva (marto 1904)
- La hispanlingva Enciklopedio Espasa inkluzivis en sia unua eldono tradukojn al kvin lingvoj, ankaŭ Esperanto, de la ĉefaj kapvortoj.
- O.RR.L.I.[klarigu] publikigis vortareton per reformita ortografio de la hispana.
Post la dua mondmilito
redakti- 1963: Diccionario elemental de Ernesto Tudela Flores. 1963, 71 p. 17 cm. Dudirekta baza vortaro hispana-esperanta.
- Curso elemental de Esperanto. R. kaj J. Scolnik. Córdoba, 1982 (2-a eldono). 119 paĝoj. 19 cm. Elementa lernolibro, kun legaĵoj, konversacia frazaro kaj dudirekta vortaro.
- Diccionario de bolsillo Esperanto-Español y Español-Esperanto J. Paluzie-Borrell. Editorial Ramón Sopena, Barcelona, 1967, 1999 (reviziita eldono). 383 p. 14 cm. Poŝvortaro kun 25000 vortoj. Malgraŭ malgranda, ĝi inkluzivas multajn biologiajn nomojn.
- Diccionario 2002 Vortaro Liven Dek. Zaragoza, 2002. 474 paĝoj. 17 cm.
- 2003: Gran Diccionario Español-Esperanto Fernando de Diego. Zaragoza, 2003, 1279 p. 50 000 kapvortoj.
- 2010: Diccionario Amika Vortaro Español-Esperanto - Esperanto-Hispana. Miguel Gutiérrez Adúriz /mga/, 2010, 456 paĝoj. (ISBN 978-84-920931-6-8).
- 2017: Diccionario pocket esperanto español-esperanto & esperanto-español, Juan Sáenz, Fluo!, San Bernardino, CA, 2017, 173 paĝoj. Este diccionario contiene material procesado que forma parte del proyecto English Wiktionary (ISBN 978-1521366233).
Eksteraj ligiloj
redakti- Vortaroj "Curlie" ĉe dmoz
- Hispanaj Esperanto-vortaroj Arkivigite je 2010-06-13 per la retarkivo Wayback Machine en Ockey, Edward; Sutton, Geoffrey. Bibliografio de Vortaroj kaj Terminaroj en Esperanto 1887-2002. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio 2003.
- Leoni de León, Jorge Antonio (2018). Diccionario Elemental Español-Esperanto / Esperanto-Español. Káñina, Revista de Artes y Letras, Universidad de Costa Rica XLII(3) 2018: 31-50.
angla • ĉeĥa • ĉina • franca • germana • hispana • hungara • itala • japana • nederlanda • pola • portugala • rumana • rusa • serba |