Estanislao Figueras

Estanislao Figueras y Moragas (Barcelono, 1819 - Madrido, 1882) estis hispana politikisto. Li diplomiĝis en juro, en 1844 li translokiĝis al Tarragona, kie ekkarieris kiel advokato. Li aliĝis al Progresisma Partio kaj partoprenis en la liberala insurekcio de 1848. Samjare li translokiĝis al Madrido, kie li ekkontaktis kun respublikanaj politikistoj. Poste li kliniĝis al Demokrata Partio (1849), kreita pro disiĝo el la Progresisma Partio. En 1851 li estis elektita deputito de Tarragona, urbo al kiu li translokiĝis por formi parton de ties Junta Revolucionaria (Revolucia komitato), kiun li prezidis dum la politikaj eventoj kiuj enkondukis al la Progresisma Jarduo (1854-1856).

Estanislao Figueras
Persona informo
Estanislao Figueras
Naskiĝo 13-an de novembro 1819 (1819-11-13)
en Barcelono
Morto 11-an de novembro 1882 (1882-11-11) (62-jaraĝa)
en Madrido
Tombo Civil Cemetery, Madrid vd
Lingvoj hispanakataluna vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Partio Progressive Party • Federacia Respublika Demokratia Partio vd
Profesio
Okupo advokatopolitikisto vd
Aktiva en Madrido vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En 1855 estis elektita deputito al Parlamento, kie ĉefis la respublikan minoritaton, kaj li voĉdonis favore de la starigo de respublika reĝimo, eblo kiu ne havis la favoron de la ĉambro. Venontjare dum la preparo de la projekto de eventuala nova Konstitucio, li pledis en favoro de la malcentralizo de la ŝtato kaj de la "desamortización" (malmortigo de bienoj), sinteno kiu lin alfrontis kontraŭ la plej proksimaj sektoroj al la Katolika Eklezio.

En 1867 estis kondamnita al malliberejo, kio motivis lian fugon al Portugalio, lando de kiu li povis reveni al Hispanio danke al la triumfo de la revolucio de septembro de 1868, kiu donis komencon al la Demokratia Jarseso (1868-1874). Je sia reveno li eniris en la Federala Partio, ĉefita de Pi y Margall, kaj li fondis la ĵurnalon La Igualdad (La Egaleco), el kies paĝoj li defendis sian doktrinon federisman.

En februaro de 1873, post demizio de Amadeo la 1-a, li estis elektita «la unua Prezidanto de la Registaro de la Respubliko» fare de la Nacia Asembleo,Gazeto de Madrido, n.º 43, 12a de februaro de 1873, paĝ. 495[rompita ligilo] Kaj 496[rompita ligilo] Posteno kiun li okupis ĝis junio de la sama jaro, kiam la ekonomia krizo, tiel kiel la interna divido en la sino de lia propra partio kaj la supreniro de la kantonismo, motivis lian anstataŭon antaŭ Pi y Margall kaj lia fuĝo al Francio, de kie li revenis fine de la jaro por provi, sen sukceso, rekomponi la fragmentitan Federalan Partion. Malproksimigita ekde tiam de Pi y Margall kaj de lia partio, en 1880 li fondis, kun Ruiz Zorrilla, la Organikan Federalan Respublikan Partion, kies aktiveco, pro la morto de Figueras malmulte poste, estis malmulta.

Referencoj redakti