Etono (el la greka αἴθων, «brulanta») estis la nomo de diversaj roluloj de la helena mitologio. Oni ofte uzis tiun vorton, kiu signifas «brulanta», «flama» aŭ «brila»[1], kiel epiteto por ruĝbrunaj aŭ rufaj bestoj, ĉefe ĉevaloj. Tiaj estis la plejparto de la jenaj mitaj kreitaĵoj.

Turmentado de Atlaso kaj Prometeo, tiu lasta fare de la aglo Etono. Nigrofigura cilikso atribuita al Arcezilao la 2-a de Cireno (ĉ. 565-555 a.K.). Vatikanaj muzeoj.

Etono, la Kaŭkaza aglo redakti

EtonoKaŭkaza aglo (Αετος Καυκασιος) estis la nomo de la monstra aglo kiu turmentadis Prometeon kiam la dioj katenigis lin en Monto Kaŭkazo.[2] Kiel puno pro lia helpa helpo al la homaro, la aglo Etono manĝadis ĉiutage la hepaton de la titano, sed tiu organo kreskadis denove dumnokte por ebligi sinsekvan torturadon. Tion li faris laŭ ordonoj de la reĝoj de la gedioj dum 30.000 jaroj, do kelkaj verkistoj menciis Etonon kiel la flugilhava hundo de Zeŭso.

Tiu giganta aglo estis filo de Tifeo kaj Ekidna, same kiel multaj el la monstroj kiuj aperis en la mita rakontaro.[3] Tamen, troviĝas mencioj laŭ kiuj ĝi estis filo de Tartaro kaj Gea,[4] gepatroj ankaŭ de monstra idaro. Tria versio de ĝia deveno rakontas ke ĝi estas artefarita aŭtomato konstruita fare de la forĝista dio Hefesto.[4]

Kiam Heraklo venis al Kaŭkazio por liberigi Prometeon, li mortigis la kaŭkazan aglon per sag-pafoj. Post tio, Etono, Prometeo kaj la sago supreniris ĉielen, formante la konstelaciojn Aglo, Surgenuanto kaj Sago, respektive.[5] Verŝajne, Zeŭso konsentis la malvenkon de Etono por tiamaniere permesi Heraklon akiri gloran famon.[6]

Pliaj bestoj nomiĝintaj Etono redakti

  1. Etono estis unu el la ĉevaloj kiuj tiris de la sunĉaro stirita de la titanido Helioso. Lia nomo, «brulanta», iĝas do plia epiteto de la Suno, prezentida kiel ĉeval-ĉaro en la helena mitologio[7].
  2. La ĉevalo de la militema dio Areso ankaŭ nomiĝis tiel.[8]
  3. Ankaŭ la subtera dio Hadeso havis ĉevalon nomiĝinta Etono.[9]
  4. Laŭ Iliado, Etono estis unu el la ĉevaloj de la troja princo Hektoro.[10]
  5. Laŭ la romia mitologio, tiel nomiĝis ankaŭ la ĉevalo de la heroo Palaso, filo de Evandro, la aliancano de Eneo en Italio.[11]
  6. Unu el la hundoj de Akteono, kiuj voris sian mastron kiam Artemisa aliformigis lin en cervo.[12]
  7. Per la epiteto Etono, signifanta «rufa», oni nomiĝas bestojn kiaj ĉevaloj,[13] okso[14] kaj aglo[15].

Homoj nomiĝintaj Etono redakti

 
Eriziktono vendas sian filinon Mestra, laŭ gravuraĵo de Johann Wilhelm Baur. Alternativa nomo de tiu tesalia princo estis Etono.
  1. Laŭ Homero, Etono estis la kromnomo adoptita de Odiseo dum sia renkontiĝo kun Penelopo tuj post la reveno en Itakon.[16]
  2. La patro de Tantalo nomiĝis Etono laŭ kelkaj versioj. Tamen, kaj Zeŭso kaj Tmolo ankaŭ aperas en la mita rakontaro kiel patroj de tiu ĉi reĝo.[9]
  3. La tesalia reĝo Eriziktono ricevis la kromnomon Etono,[17] laŭ Heziodo,[18] pro tio ke li suferis brulantan malsaton (aithôn limos) kiel puno de Demetra.[19] Li vendadis sian filinon Mestra kiel sklavino por tiel akiri monon por aĉeti manĝaĵojn, ĉar ŝi kapablis ŝanĝi sian formon kaj tiel ekspaki kaj esti ree vendita.[20] Ĉi tiu virino estis ankaŭ nomita Hipermnestra laŭ la fonto kiu nomas ŝian patron Etono, eble pro konfuzo kun alia persono kies rakonto multe similis al tiu de Mestra.

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. A Greek-English Lexicon. Clarendon Press (1940). Alirita 5a julio 2013.
  2. Higeno. Fabulae, 31.5. «Aethonem aquilam».
  3. Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 2.120.
  4. 4,0 4,1 Higeno. Poezia astronomio, 2.1.
  5. Higeno. Poezia astronomio, 2.15.
  6. Heziodo. Teogonio, 521.
  7. Ovidio. Metamorfozoj, 2.153.
  8. Kinto el Smirno. Posthomerica, 8.239.
  9. 9,0 9,1 François Noël. Dictionnaire Universel de la Fable et de la Mythologie, s.v. Eton.
  10. Homero. Iliado, 8.184.
  11. Vergilio. Eneado, 11.89.
  12. Higeno. Fabulae, 181.
  13. Homero. Iliado, 2.839.
  14. Homero. Odiseado, 18.372.
  15. Homero. Iliado, 15.690.
  16. Homero. Odiseado, 19.183.
  17. Erysikhthon. Alirita 5a julio 2013.
  18. Heziodo. Katalogo de virinoj, fr. 43a.5.
  19. Kalimako. Himno al Demetra, 6.55 kaj sekv.
  20. Antonino Liberala. Metamorfozoj, 17.