Eŭropa Scienca Fondumo

(Alidirektita el European Science Foundation)

Ne konfuzu kun Esperantic Studies Foundation (ESF)


Eŭropa Scienca Fondumo
emblemo
neprofitcela organizaĵo • funding body
Komenco 1974 vd
Lando(j) Francio vd
Sidejo Strasburgo
Situo Strasburgo
Membro de UNESCO Global Open Science Partnership • Eŭropa Alianco por Sociaj kaj Homaraj Sciencoj vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo association under local law of Alsace-Moselle
vdr
(fr) Fondation européenne de la Science, (en) European Science Foudation (ESF).

Eŭropa Scienca Fondumo (ESF) (france: Fondation européenne de la science, angle: European Science Foudation), mallonge ESF, estas sendependa, senprofitcela ne-registara organizaĵo, kiu akcelas la kunordigon kaj kunlaboron de eŭropa esploro, provizas konsilojn pri la eŭropa esplorstrategio, subtenas la moveblecon de esploristoj kaj plibonigas la kuniĝon de rimedoj por scienca esploro en la kampoj de scienco, teknologio, medicino, homaj kaj sociaj sciencoj. La ESF estis fondita en 1974 kaj havas sian registritan sidejon en Strasburgo. En 2010 la organizaĵo havis 72 membro-organizaĵojn el 30 landoj inter ili sciencaj akademioj. Ĝi ankaŭ organizas sciencajn konferencojn.

Ekde 2017 ESF ŝanĝis sian laborfokuson[1] fermante siajn tradiciajn esplorajn aktivecojn (Eŭropaj Kunlaboraj Esploroj pri Esplorprojektoj, Esplorretaj programoj, ktp.) Nun ĝi fokusiĝas sur la apogo al la scienca komunumo per sciencaj subtenaj servoj kiuj ofertas la specifan fakon "Science Connect".

Esploro pri multlingvismo redakti

La Eŭropa Scienca Fondumo kune kun la Eŭropa Unio subvenciis inter alie la projekton "Recode" (2010-2014) kiu estas iniciato de Eŭropa Unio kaj Kanado por esplori la politikon de plurlingvismo en plurnaciaj ŝtatoj kiel Belgio, Kanado kaj Svislando, kompare al la Eŭropa Unio, sed en kiu oni pritaksis ankaŭ la temojn de portempa migrado kaj identeco[2].

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. (angla) Four decades of setting science agendas for Europe[rompita ligilo], Connect Science.
  2. (germana) Über Multilingualismus in Genf, Interlinguistische Information, p.2, GIL, Nr. 92 (3/2014), ISSN 1430-2888