exo1 - Vaudreuil-Hudson
linio de EXO
Vaudreuil-Hudson (ankaŭ nomita exo1, antaŭe konata kiel Dorion-Rigaud) estas fervoja linio en Granda Montrealo, Kebekio, Kanado. Ĝin funkciigas exo, la organizo, kiu funkciigas publikajn transportajn servojn tra ĉi tiu regiono.
Vaudreuil-Hudson | |
---|---|
Trajno en stacio Vendôme | |
Paso de fervojo | |
Trafikado | |
Trafikanto | exo |
Teknikaj trajtoj | |
Longo | 51,2 km |
Ŝpuro | 1435 mm (Normala ŝpuro) |
Stacioj de la fervojlinio | |
18 stacioj | |
La linio Vaudreuil-Hudson estis origine establita en 1887 kiel pasaĝera servo de Kanad-Pacifika Fervojo (CPR) konata kiel linio CP Lakeshore West.[1] Ĝi estis transdonita al Société de transport de Montréal (STCUM) la 1-an de oktobro 1982. Ĝi estis renovigita inter 1982 kaj 1990. La 1-an de januaro 1996 ĝi estis transdonita al la antaŭula agentejo de exo, Agence Métropolitaine de Transport (AMT). Exo alprenis aktualan funkciadon de la linio post sia starigo la 1-an de junio 2017.
Referencoj
redakti- ↑ Wyatt, David. Banlieues de Montréal, Québec. All-Time List of Canadian Transit Systems. Alirita 7 Septembro 2018.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo (exo)
- Oficiala retejo (Vaudreuil-Hudson)