exo (Montrealo)

sistemo de publika transporto en Granda Montrealo

exo, oficiale konata kiel Réseau de transport métropolitain (RTM; angle Metropolitan Transportation Network), estas sistemo de publika transporto en Granda Montrealo, inkluzive de Insulo Montrealo, Laval (Insulo Jesuo), kaj komunumoj laŭ ambaŭ Norda bordo de rivero Mille Îles kaj Suda bordo de rivero Sankt-Laŭrenco. Ĝi estis kreita la 1-an de junio 2017, transprenante la Agence métropolitaine de transport. La RTM funkciigas la fervojajn liniojn kaj metropolajn busajn servojn de Montrealo, kaj estas la dua plej okupata tia sistemo en Kanado post la "GO Transit" de Toronto. En majo 2018, la iama Réseau de transport métropolitain (RTM) alinomis sin kiel exo.[1]

Exo
Exo
emblemo
publika transporta aŭtoritato
Komenco 1996 vd
Lando(j) Kanado vd
Sidejo Montrealo
Situo Granda Montrealo
Posedatoj ParcExo3 - Mont-Saint-HilaireAhuntsicAnjou • Chevrier Park-n-Ride • Saint-Michel–Montréal-NordPointe-aux-TremblesRepentignyRivière-des-PrairiesSaint-Léonard–Montréal-NordSauvé • Terminus Henri-Bourassa • TerrebonneDu Canal (exo)DorvalHudsonVaudreuil vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo publika entrepreno
vdr
Réseau de transport métropolitain
EXOexo
publika transporta aŭtoritato
Ĝeneralaj informoj
Loko Montrealo
 Kanado
Transportsistema speco Publika transporto
Komenco de trafiko 1-a de junio 2017
Teknikaj informoj
Nombro de linioj 5
Nombro de veturiloj 41 lokomotivoj
206 veturiloj
Nombro de stacioj 51 (fervojo), 19 (buso)
vdr

La teritorio de exo koincidas kun limoj de Granda Montrealo, kun aldono de la indiana rezervejo Kahnawake kaj la urbo Saint-Jérôme.[2] Ĝi priservas loĝantaron de ĉirkaŭ 4,1 milionoj da homoj, kiuj efektivigas pli ol 750 000 vojaĝojn ĉiutage en la areo de 4 258,97 km2, radiante de Montrealo.

La mandato de exo inkluzivas la funkciadon de la ĉirkaŭurba relservo de Montrealo, kiu ligas la urbocentron kun komunumoj tiel foraj okcidente kiel Hudson, tiel foraj oriente kiel Mont-Saint-Hilaire, tiel foraj sude kiel Candiac, kaj tiel foraj norde kiel Saint-Jérôme kaj de ĉirkaŭurbaj busoj antaŭe funkciigitaj de lokaj transportistoj.


Reto de fervojaj linioj de Montrealo
Interkonektoj kun Metroo de Montrealo

Referencoj redakti

  1. "Le RTM change de nom et devient exo", tvanouvelles.ca, 23 majo 2018. Kontrolita 14 oktobro 2020. (france)
  2. Act respecting the Réseau de transport métropolitain (RLRQ, c. R-25.01, section 3)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti