exo5 - Mascouche

linio de EXO

Mascouche (ankaŭ nomita exo5, antaŭe konata dum planado kiel Repentigny–Mascouche) estas fervoja linio en Granda Montrealo, Kebekio, Kanado. Ĝin funkciigas exo, la organizo, kiu funkciigas publikajn transportajn servojn tra ĉi tiu regiono.

Mascouche E55-Mascouche

Vagonaro en stacidomo Mont-Royal

Vagonaro en stacidomo Mont-Royal
Trafikado
Trafikanto exo
Teknikaj trajtoj
Longo 52 km
Ŝpuro 1435 mm (Normala ŝpuro)
Stacioj de la fervojlinio
13 stacioj
Information icon.svg
vdr

Malfermita la 1-an de decembro 2014, fare de la antaŭula agentejo de Exo, Agence Métropolitaine de Transport (AMT), la sesa linio de la Montreala regiono postulis konstruadon de 10 novaj stacidomoj, de pluraj konstruinĝenieriaj strukturoj kaj de 13 km da nova fervoja trako. Ĉi tio inkluzivas iun trakon en la mezo de la aŭtostrato A 40 inter Repentigny kaj Mascouche.

Komenciĝante la 11-an de majo 2020, linio Mascouche estis redirektita ĉirkaŭ la Tunelo Mount Royal, preterirante staciojn Mont-Royal kaj Canora pro la konstruado de la Réseau express métropolitain (REM).[1] En 2023, Côte-de-Liesse malfermiĝos kiel nova suda finstacio de linio Mascouche, anstataŭante Central Station. Pasaĝeroj dezirantaj atingi Central Station povas transiri al REM ĉe Côte-de-Liesse.


Linio Mascouche


Reto de fervojaj linioj de Montrealo

ReferencojRedakti

  1. Thomas, Katelyn. Here's how to get around the Mount Royal tunnel closure (angle). CTV News Montreal (Majo 11, 2020). Alirita Majo 17, 2020.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti