exo6 - Deux-Montagnes

linio de EXO

Linio Deux-Montagnes fermiĝis la 31-an de decembro 2020.

Deux-Montagnes (ankaŭ nomita exo6, kaj antaŭe Red Line) estis antaŭe fervoja linio en Granda Montrealo, Kebekio, Kanado. Ĝi estis posedata de exo, la organizo, kiu administras publikajn transportajn servojn tra ĉi tiu regiono.

Deux-Montagnes E66-Deux-Montagnes

Trajno en stacidomo Deux-Montagnes

Trajno en stacidomo Deux-Montagnes
Trafikado
Trafikanto exo
Teknikaj trajtoj
Longo 29,9 km
Ŝpuro 1435 mm (Normala ŝpuro)
Stacioj de la fervojlinio
12 stacioj
vdr

La linio estis kreita en 1918 kiel servo de Canadian Northern Railway (CNoR). Canadian National Railway (CN) prizorgis la linion komence de 1923 sekvante la kunfandiĝon de CNoR en CN. CN transdonis Linion Deux-Montagnes al Société de transport de la communauté urbaine de Montréal (STCUM) la 1-an de junio 1982. La linio estis renovigita de 1992 ĝis 1995. Ĝi estis transdonita al la antaŭula agentejo de RTM, Agence Métropolitaine de Transport (AMT) la 1-an de januaro 1996. RTM alprenis aktualan funkciadon de la linio post sia establiĝo la 1-an de junio 2017. RTM alinomis siajn pasaĝerajn servojn al "exo" en 2018.

La 11-an de majo 2020, servo inter Bois-Franc kaj Gare Centrale estis fermita pro la konstruado de "Réseau express métropolitain" (REM).[1] La 31-an de decembro 2020 linio Deux-Montagnes definitive fermiĝis favore al servo de REM, kiu funkcios laŭ la sama itinero.[2]

Linio Deux-Montagnes
Reto de fervojaj linioj de Montrealo

Referencoj redakti

  1. Thomas, Katelyn. Here's how to get around the Mount Royal tunnel closure (angle). CTV News Montreal (Majo 11, 2020). Alirita Majo 17, 2020.
  2. Magder, Jason. Trains to stop running on Deux-Montagnes line Dec. 31, ahead of schedule. Montreal Gazette (Septembro 18, 2020). Alirita Septembro 21, 2020.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti