Félix Varelay Morales naskiĝis en Havano, Kubo, la 20an de novembro 1788 kaj forpasis en San Agustín, Florido, Usono, la 25an de februaro 1853) ankaŭ konata kiel la Pa(s)tro Varela, estis sacerdoto, instruisto, verkisto, filozofo kaj kuba politikisto kiu ludis ĉefan rolon en la vivo intelekta, politika kaj religia en Kubo en la unua duono de la 19a jarcento. La pastro Varela kiel unu el la forĝistoj de la kuba nacio.

Félix Varela
Persona informo
Félix Varela
Naskiĝo 20-an de novembro 1788 (1788-11-20)
en Havano
Morto 25-an de februaro 1853 (1853-02-25) (64-jaraĝa)
en Sankta Aŭgusteno
Mortis per astmo vd
Tombo Florido vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco KuboHispanio vd
Alma mater Universitato de Havano • Seminario de San Carlos y San Ambrosio vd
Profesio
Okupo filozofopolitikisto • teologo • katolika sacerdoto vd
Aktiva en Madrido vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

  • La unuaj jaroj:

Naskiĝis la 20an de novembro 1788, en la strato Obispo (Episkopo) numero 91, en Havano. Kiam estis trijaraĝa restis orfo pro la forpaso de lia patrino kaj lia patro vojaĝadis ofte pro kuncioj kiel oficiro de la hispana armeo, tial li estis sub la vartado kaj zorgado de la patrinaj onklinoj: Rita,kiu ankaŭ estis lia baptopatrino, Margarita kaj Isabel. Ekde infanaĝo li emis al la sacerdota vivo kaj distingiĝis pro lia pieco kaj inteligento. Li komencis la studojn por sacerdotiĝi en la Seminario de Sankta Karlo kaj Sankta Ambrosio. Félix Varela estis ordenita kiel sacerdoto kiam estis 23-jaraĝa en la Katedralo de Havano.

La Patro Varela, instruisto redakti

Unu el la periodoj plej gravaj en la vivo de Varela komenciĝas kiam li fariĝas sacerdoto, kaj estis nomumita por instrui en la sama Seminario de Sankta Karlo kaj Sankta Ambrosio kie li studis. Dum tiuj jaroj instruis filozofion, konstitucion, latinan lingvon kaj retorikon. Enkondukis la instruadon de fiziko kaj kemio kaj estis la unua instruisto kiu uzis la hispanan lingvon anstataŭ la latina por prelegi kaj redakti docentajn dokumentojn. Dum pli ol dek jaroj kiel profesoro en la Seminario formis brilajn disĉiplojn en kiuj inkulkis la amon al Dio, la Patrion kaj la proksimulon.

La Patro Varela, politikisto redakti

En 1821, la Patro varela estis elektita por reprezenti al Kubo en la Hispana Kortumo. Alvenis al la haveno de Kadizo la 7an de junio 1821 kaj al Madrido la 12an sammonate. Li ne povis preni posedon de la respondeco ĉar la majaj elektoj en Kubo estis anulitaj. Ok monatoj poste la elektoj estis ripetataj kaj rezultis kiel deputitoj la Patro Varela, Tomas Gener kaj Leonardo Santos Suárez. En tiuj ĉi ok monatoj, Varela vizitas muzeojn, bibliotekojn kaj lernejojn, partoprenas kunvenojn, kie estis agnoskita lia talento en la plej ekskluzivaj intelektulaj rondoj. Prezentis al la Direkcio pri Studoj de Madrido lian tekstolibrojn kiuj estis aprobitaj por esti uzataj en ĉiuj posedaĵoj de Hispanio. La tri ĉefaj aferoj plej trascendaj kiujn li traktis kiel deputito estis la abolicio de la sklavoj, la prijekto pri memregado kaj la diktameno pri la agnoskado de la sendependeco de Ameriko .

La forpaso de Varela redakti

La tri lastaj jaroj de lia vivo estis markitaj pro la malriĉeco, malsanoj kaj soleco, sed li neniam plendis pri lia stato. Lia spirita forteco estis en la preĝado kaj la eŭkaristio. Estas akceptate ke li forpasis en San Agustín de la Florido la 25an de februaro 1853 kvankam aliaj proponas aliajn datojn.