Imre Ferenczy

hungara kuracisto kaj honora membro de UEA (2003)
(Alidirektita el FERENCZY Imre)

D-ro Imre FERENCZY (naskiĝis la 25-an de julio 1932, mortis la 1-an de septembro 2023[1]) estis hungara kuracisto kaj honora membro de UEA (2003). Li estas nuntempe la plej maljuna hungara esperantisto, kiu aktivas en la hungara kaj internacia movadoj ekde 1950 (72 jaroj - ĝis 2022) seninterrompe, partoprenante entute 39 UK-ojn, do hungara esperantisto-rekordulo.[2][3]

Imre Ferenczy
kuracisto
kuracisto
Persona informo
Naskiĝo 25-an de julio 1932.
en Hungario, Tokod
Morto 1-an de septembro 2023
Lingvoj Esperantohungara
Nacieco Hungaro
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Szent István Gimnázium • Scienca Universitato de SzegedUniversitato Semmelweis
Okupo
Okupo kuracistoesperantistoRadioamatora operatoro
Esperanto
Verkis en Esperanto Orvos voltam – Mi estis kuracisto – 2012
Aliaj aktivaĵoj radioamatoro
Esperantistiĝis en 1950
vdr

Kariero redakti

Li okupiĝas pri Esperanto de 73 jaroj (de 1950) kaj diplomiĝis kiel kuracisto en 1957. Kunfondinto de la Hungarlanda Esperanto-Konsilantaro en 1955; prezidanto de junulara fako de HEA ĝis 1960; gvidanto de medicina fakkomisiono de HEA en 1977 ĝis 2000; junulara gvidanto de IFEF en 1962 ĝis 1970; realiganto de laborkontrakto inter TEJO kaj IFEF en 1968 (IJK en Tarragona). Pro lia instigo ekde 1982 dum IFEF-kongresoj funkcias radioamatora stacio kun speciala voksigno. En 1970 li iĝis privata sekretario de d-ro Hideo Shinoda kaj ekde 1985 daŭre estas prezidanto de UMEA, Universala Medicina Esperanto-Asocio. Membro de redaktantaro de MIR, organo de UMEA. En Varna (Bulgario) dum la UK en jaro 1978 li ricevis la UMEA-Shinoda Premion pro sia elstara medicinmovada agado. Honora membro de Hungaria Esperanto-Asocio kaj Honora membro de la Universala Esperanto Asocio (ekde 2003). Fondinto kaj prezidanto de hungara sekcio de ILERA kaj la hungara sekcio de la Internacia Fervojista Radioamatora Asocio. Lia voksigno estas HA1UD[4]. La 13-an de oktobro 2007 en Budapeŝto ĉe la Medicina Universitato li ricevis jubilean oran diplomon pro sia 50-jara kuracista agado. La 14-an de oktobro 2017 li ricevis la Diamanto-diplomon en Budapeshto.

Kiel funkciulo de UMEA li partoprenis ĉiujn Universalajn Kongresojn de UEA ekde la jaro 1973. Krom la europaj landoj li estis en Kubo, Koreio, Kanado, Aŭstralio, Israelo, Brazilo, Ĉinio, Japanio. Medicinan studvojaĝon li faris en Usono en jaro 1998. Almenaŭ ekde la jaro 1983, do en la oficperiodoj 1983-1986, 1986-1989, 1989-1992, 1992-1995, 1995-1998, 1998-2001, 2001-2004, 2004-2007, 2007-2010 kaj 2010-2013, probable tamen jam antaŭe ekde la jaro 1974 li reprezente de UMEA estis membro de la komitato de Universala Esperanto-Asocio.[5][6]

Familio redakti

Li estas edziĝinta kaj havas unu infanon, Imre-Gábor (1966).

Libroj, vortaroj redakti

  • Mi estis fervojista kuracisto - 2012
  • Esperanta Medicina Vortaro - 2009[7]

Distingiloj, rekonoj redakti

  • Pro Esperanto rekono - 1990
  • Honora membro de Hungaria Esperanto-Asocio - 1994
  • Zamenhof memormedalo - 1987
  • Semmelweis Medicina Universitato:

Ora diplomo - 2007, Diamanta diplomo - 2017, Fera diplomo - 2022

  • Memormedalo por Fervoja Kulturo - 2009
  • Honora membro de UEA - 2003

Referencoj redakti

  1. "Forpasis Imre Ferenczy." - Ĉe: Libera Folio, 4.9.2023
  2. Hungaria Esperanto-Asocio. Kiemelkedő magyar rekord: 72 év az eszperantóért - Elstara hungara rekordo: 72 jaroj por Esperanto (2022). Alirita 04.03.2023. esperante: https://esperantohea.hu/elstara-rekordo-72-jaroj-en-esperanto/
  3. Jutasi, Ferenc. Egy igazán tartalmas életút állomásai: vasúti főorvos és eszperantista (2023). Alirita 06.03.2023. https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Imre_Ferenczy&stable=0#cite_note-2
  4. HA1UD ĉe la radioamatora datumbazo QRZ https://www.qrz.com/db/HA1UD
  5. fonto: listo de la membroj de la komitato de UEA 2010-2013 en la retejo de UEA, stato de la 15-a de julio 2013
  6. dr. Ferenczy, Imre. Vasútorvos voltam - Mi estis fervojista kuracisto. Alirita 04.03.2023.
  7. dr. Ferenczy, Imre. Universala medicina interpretisto, tradukhelpilo per Esperanto (2023). Alirita 05.03.2023. “Jam pasis unu jaro ekde la komenco de la nuna rusa-ukraina speciala operacio, kaj neniu vidas la finon de tiu ĉi milito. Por helpi la ukrainiajn rifuĝintojn kaj ĉiujn medicinistojn, kiuj prizorgas ilin, nia internacia laborgrupo pretigis la esperantan-slovakan-ukrainan, esperantan-portugalan-ukrainan kaj albanan-esperantan-ukrainan medicinajn interpretistojn / tradukhelpilojn, kiuj belege demonstras la neŭtralan ponto-lingvan rolon de Esperanto.”.

Fontoj redakti

  • Bulteno OET cirkuleroj 1957-1960;
  • Medicina Internacia Revuo 1998/1 Krakovo;
  • Jarlibroj de UEA 1974-2009 Rotterdam;
  • Abunda Fonto. Red. Ilona Koutny, Poznan 2009;
  • La arto labori kune. red.D.Blanke kaj U. Lins. 2010 ;


Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti