Farkasgyepű [farkaŝdjepU], germane Wirtshäusl estas malgranda vilaĝeto kaj aerkuracloko en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en Distrikto Ajka. Farkas signifas: lupo.

Blazono de Farkasgyepű

Bazaj informoj

redakti

Farkasgyepű situas en Bakony laŭ ĉefvojo Pápa-Veszprém. Ajka troviĝas 16, Pápa 20, Devecser 23, Zirc 24, Veszprém 29 km-ojn.

Historio

redakti

La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. La alvenintaj hungaroj ne fondis tie setlejon, restis la pura arbaro. La unua komunumo estiĝis nur post la turka erao. Fine de 1944 la tiama faŝisma hungara kabineto elektis Farkasgyepű provizora ĉefurbo. Vilaĝservoj estas kampadejo, migra poŝto, pulmohospitalo.

Vidindaĵo

redakti