Federacio de Franclingvaj kaj Akadiaj Komunumoj de Kanado

organizaĵo

La Federacio de Franclingvaj kaj Akadiaj Komunumoj de Kanado - france Fédération des communautés francophones et acadienne du Canada (FCFA) - estas organizaĵo kiu reprezentas el la entute proksimume 9 milionoj de franclingvanoj en Kanado la 2,6 milionojn da franclingvanoj ekster Kebekio vivantaj en naŭ provincoj kaj tri teritorioj en Kanado. La misio de la organizaĵo estas promocii franclingvajn kaj historie-kulture akadiajn komunumojn nacie kaj internacie kaj labori por disvolvi la kapablon vivi per komunikado pere de la franca lingvo en tuta Kanado.

Federacio de Franclingvaj kaj Akadiaj Komunumoj de Kanado
organizaĵo
Komenco 1975 vd
Lando(j) Kanado vd
Sidejo Otavo
Retejo Oficiala retejo
vdr
politika mapo de Kanado kun esperantigitaj nomoj.

La FCFA havas 18 membrojn, nome la dek du asociojn reprezentantajn franclingvanoj loĝantajn en Brita Kolumbio, Alberto, Saskaĉevano, Manitobo, Ontario , Nov-Brunsviko, Nov-Skotio, Insulo de Princo Eduardo, Novlando kaj Labradoro, Jukonio, Nordokcidentaj Teritorioj kaj Nunavuto, same kiel ses organizoj laborantaj por disvolvi franclingvajn kaj akadiajn komunumojn en diversaj sektoroj (frua infanaĝo, justeco, virinoj, kulturo, maljunuloj kaj junularo).

La nuna prezidanto estas Jean Johnson, franclingvano el Alberto.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti