Tomils

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Feldis/Veulden)
Tomils
Blazono de Tomils
Tomils
former municipality of Switzerland
Kantono Grizono
Distrikto Malantaŭa Rejno
Komunumaro Domleschg
Koordinatoj  46° 45′ 36″ N 9° 27′ 0″ O / 46.76000 °N, 9.45000 °O / 46.76000; 9.45000 (mapo)Koordinatoj: 46° 45′ 36″ N 9° 27′ 0″ O / 46.76000 °N, 9.45000 °O / 46.76000; 9.45000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 723
Areo 30,56 km²
Alteco 801 m super marnivelo
Poŝtkodo 7418
Komunumkodo 3671
Mapo de Tomils

Pri la komunumo redakti

Tomils (en la rumanĉa lingvo Tumegl) estas komunumo de la komunumaro Domleschg kaj la distrikto Malantaŭa Rejno en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 723 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio redakti

Tomils situas sur la orienta flanko de la Malantaŭa Rejno en nordo de la komunumaro Domleschg. La komunumo konsistas el la frakcioj kaj ĝis fine de 2008 memstaraj komunumoj Feldis/Veulden, Scheid, Trans kaj Tumegl/Tomils.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Tomils limas en sudo al Domat/Ems, en oriento al Churwalden, en sudoriento al Almens, en sudo al Paspels, en sudokcidento al Cazis, kaj en okcidento al Rothenbrunnen.

Trafiko redakti

Tomils situas ĉe la vojo de Rothenbrunnen al Fürstenau kaj tra ĝi pasas la svisa aŭtovojo A13, al kiu la komunumo posedas alveturejon en okcidento de la komunumo apud la ponto trans Malantaŭa Rejno al Cazis. Per poŝtaŭtolinioj al Rothenbrunnen kaj Thusis la komunumo estas konektita al la publika transportreto. Feldis/Veulden, kiu situas sur teraso sur alteco de 1469 m s.m. atingeblas per aertelfero ek de Rhäzüns.

Lingvoj redakti

Ankoraŭ en la 19-a jarcento la granda plimulto de la loĝantaro de la kvar frakcioj de la hodiaŭa komunumo Tomils parolis la rumanĉan lingvon. Dum la popolnombrado de 1980 la germana lingvo estis parolita de proksimume 80% de la logantaro dum nur ankoraŭ 15% parolis la romanĉan. Ĝis la jaro 2000 la proporcio de romanĉlingvanoj falis al 5% dum 90% parolis la germanan.

Historio redakti

La hodiaŭa komunumo Tomils estiĝis la 1-an de januaro 2009 per kunigo de la ĝis tiam memstaraj komunumoj Feldis/Veulden, Scheid, Trans kaj Tumegl/Tomils.

La unua dokumenta mencio de Tomils datiĝas el la jaro 1141 kiel in Tumillis. [1] Feldis/Veulden menciiĝis en la jaro 1290 kiel Felden.[2] La unua dokumenta mencio de Trans datiĝas el la mezo de la 12-a jarcento kiel Hof ad Tranne. [3] Scheid estis menciita la unuan fojon kiel de Side ankaŭ en la 12-a jarcento. [4]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti