Malfermi la ĉefan menuon

Walter Alfred Felix Schumann (* 11-an de junio 1854 en Duseldorfo; † 18-an de februaro 1879 en Frankfurt ĉe Majno) estis la plej juna ido el la muzikista geedzeco de Robert Schumann kaj Clara Schumann.

Li konatiĝis pro la muzikigo de kelkaj siaj poemoj far komponisto Johannes Brahms.

Felix Schumann kiel poetoRedakti

Dum sia junaĝo kaj studotempo kaj la longjara malsano li verkis serion da poemoj. Publikigo ne okazis dum lia vivo, escepte la lidoj, kiujn muzikigis Brahms.

Entute Brahms uzis tri poemojn de sia baptofilo Felix Schumann por siaj komponaĵoj:

  • La plej konata poemo estas Meine Liebe ist grün wie ein Fliederbusch. Publikigita kiel op 63, kajero 2, Nr. 6 en Junge Lieder n-o 1
  • Wenn um den Holunder der Abendwind kost. Publikigita ankaŭ en op. 63, kajero 2 Junge Lieder.
  • Es brausen der Liebe Wogen op. 86, Nr. 5, aperis samloke. La titolo „Versunken“ ŝajnas deveni de Brahms.

Pliaj nepublikigitaj verkoj devenas de Felix Schumann:

  • Epopeo por la markia reformaciofesto la 2-an de novembro 1871 - titolita: Flucht Christophs von Württemberg
  • "Cejanus" - tragedio en kvin aktoj, kies heroo estas Ätius Cejanus, prefekto de la pretoranoj sub Tiberius Claudius Nero
  • En 1887 ekestis du misteroj "Das verlorene Paradies" kaj "Die Sintflut"
  • En 1876 " Das goldene Zeitalter" kaj "Ein Zwischenspiel"
  • En 1871 traduko de la triakta drameca poemo "Manfred" de Byron.
Krome la teksto por kantato "Penelope" por ĥoro kaj unuopaj kantvoĉoj, kiun li verkis por sia onklo Woldemar Bargiel.
La planita muzikigo tamen ne okazis.

LiteraturoRedakti

Verkoj
  • Meine Liebe ist grün wie ein Fliederbusch, Gedichte von Felix Schumann, hrsg. von Max Flesch-Thebesius, Stuttgart 1947
Fontoj

La manskriba postlasaĵo de Felix Schumann konsistas el granda nombro de poemoj, same kiel el leteroj, precipe al lia patrino kaj sia plej aĝa fratino Marie, samkiel al lia iama instruisto profesoro Planer en Berlino. La tuta verkista postlasaĵo same kiel la privata korespondaĵo estas arkivita en la Robert-Schumann-domo en Zwickau. La originalo de la bildo pri Felix Schumann, same kiel la manskriba originalo de la poemo troviĝas ankaŭ en Robert-Schumann-domo en Zwickau. Poemoj de Felix Schumann – el la postlasaĵo de lia fratino Eugenie – ankaŭ troviĝas en la urbarkivo de Bonn, inter ili memskribaĵo de 83-linia poemo Am Grabe R. Schumanns / Bonn d. 20. Aug. 1873 kaj pluraj same manskribaj notoj de poemoj, kiujn Clara Schumann konservis en koverto, portanta en ŝia manskribo la noton „Gedichte v. Felix“. La poemoj videblis en la ekspozicio „Clara Schumann 1819-1896“, malfermita en Bonn okaze de la 100-a datreveno de la mortotago de Clara Schumann en 1996.

Krom tio:

  • Briefe aus den Jahren 1853–1896. Von Clara Schumann und Johannes Brahms, im Auftrage von Marie Schumann hrsg. von Berthold Litzmann, 2 Bände, Hildesheim [u.a.] 1970 (Reprint der Ausgabe Leipzig 1927)
Prezentadoj
  • Max Flesch-Thebesius: Nachwort zu Meine Liebe ist grün wie ein Fliederbusch, Gedichte von Felix Schumann, hrsg. von Max Flesch-Thebesius, Stuttgart 1947.
  • Berthold Litzmann: Clara Schumann: ein Künstlerleben. Nach Tagebüchern und Briefen, 3 Bände, Leipzig 1902ff. (zahlreiche weitere Auflagen).
  • Eugenie Schumann: Claras Kinder. Mit einem Nachwort von Eva Weissweiler und Gedichten von Felix Schumann, Köln 1995, ISBN 3-920862-05-8.
  • Eugenie Schumann: Erinnerungen, Stuttgart 1925 (zahlreiche weitere Auflagen).
  • Renate Hofmann: Clara Schumann und ihre Söhne, Sinzig 1997, S. 27–40, Reihe Schumann Studien 6. Im Auftrage der Robert-Schumann-Gesellschaft Zwickau hrsg. v. G. Nauhaus.

Eksteraj ligilojRedakti