Felix le Breux

ĉeĥa aktoro

Felix le Breux, naskiĝinta la 4-an de aprilo 1918, mortinta la 4-an de februaro 1974, estis ĉeĥa aktoro. Li naskiĝis en Plzeň. Sian francan familian nomon li heredis post franca nobela antaŭulo, kiu venis en Bohemion kun napoleona soldataro.

Felix le Breux
Persona informo
Naskiĝo 4-an de aprilo 1918
en Plzeň, Bohemio, Aŭstrio-Hungario
Morto 4-an de februaro 1974
en Ĉeĥoslovakio Prago, Ĉeĥoslovakio
Tombo Cemetery in Šárka vd
Lingvoj ĉeĥa vd
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio vd
Familio
Edz(in)o Libuše Sobotková (divorcitaj)
Alena Kreuzmannová (divorcitaj)
Ludmila le Breux
Profesio
Okupo filmaktoro • aktoroinstruistopedagogo vd
Laborkampo filmo • television production • aktorado vd
Aktiva dum 1942 - 1968
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Le Breux studis en pilzena gimnazio, kie li fariĝis kunfondinto de teatro Studenta avantgarda kolektivo (1936), kies membroj estis ankaŭ Miroslav Horníček kaj Oldřich Musil. En la jaro 1942 li finstudis pragan konservatorion kaj mallongtempe li agadis en Teatreto por 99 de Honzl, el kiu li transiris en Sendependan teatron kaj poste por tri jaroj li enkankris en teatro Uranio. Post la jaro 1945 li akiris postenon en Teatro de la 5-a majo, poste en ensemblo de teatro de Ŝtata filmo kaj ekde la jaro 1952 li estis dum sep jaroj unu el ĉefaj aktoraj apogoj de ensemblo E. F. Burian. Ekde la jaro 1959 li agadis en teatro ABC, post tri jaroj li fariĝis ano de Urbaj teatroj pragaj, kie li agadis ĝis sia morto.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.