Felsőnána (felŝOnAna) estas malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Tolna, en subregiono de Szekszárd. Felső signifas: supra.

Blazono de Felsőnána

Bazaj informoj

redakti

Felsőnána situas sur mildaj deklivoj, fine de sakovojo el Kéty. Bonyhád kaj Szekszárd troviĝas po 23 km.

Historio

redakti

La vilaĝo nomiĝis dum la mezepoko Királynána (kirAjnAna), kiu senhomiĝis dum la turkoj. Post liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a hungaroj kaj serboj refondis la vilaĝon, poste germanoj alvenis. La germanoj estis deportitaj al Germanio post la 2-a mondmilito, dume rifuĝintaj hungaroj alvenis.

Vidindaĵoj

redakti

Fontoj

redakti
  • Hungara Vikipedio