Felsőpetény
Bazaj informojRedakti
Felsőpetény (felŝOpetEnj), slovake Horné Peťany estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Nógrád, en subregiono de Rétság. Felső kaj horné signifas: supra.
- Areo: 15 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 47.8905/19.198
- Loĝantaro: 760
- Poŝtkodo: 2611
- Telefonprefikso: 35
SituoRedakti
Felsőpetény situas sur malebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Rétság troviĝas 8, Vác 16, Balassagyarmat kaj samtempe Slovakio 23 km-ojn.
HistorioRedakti
La vilaĝo estis loĝata dum la bronzepoko. La unua mencio devenis el 1247 en formo Pethen. En la 14-a jarcento tiu vilaĝo disiĝis al Suba kaj Supra Petény. Dum la turkoj la loĝantaro malpliiĝis, en la 18-a jarcento slovakoj alvenis. Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, biblioteko, poŝto.
VidindaĵojRedakti
- luterana preĝejo
- katolika preĝejo omaĝe al Laborista Sankta Jozefo de 1985
- kastelo de Almássy (almAŝi) de 1902