Fentanila klorido
Kemia formulo
C22H29ClN2O
Fentanila klorido
Bastona kemia strukturo de la
Fentanila klorido
Fentanila klorido
Tridimensia kemia strukturo de la Fentanila klorido
CAS-numero-kodo 1443-54-5
ChemSpider kodo 75734
PubChem-kodo 83932
Fizikaj proprecoj
Aspekto blanka solidaĵo
Molmaso 372,93784 g mol−1
Denseco 1,095 g/cm−3
Fandpunkto 159°C [1]
Bolpunkto 466,2°C [2]
Refrakta indico  1,5832
Acideco (pKa) 8,92
Ekflama temperaturo 185,8°C
Solvebleco Akvo:24 g/L
Solvebla en metanolo, etanolo, DMSO
Mortiga dozo (LD50) 327 mg/kg (buŝe)
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo Piktogramo
06 – Venena substanco 09 – Noca por vivmedio
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H300, H330, H400
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P260, P264, P270, P271, P273, P284, P301+316, P304+340, P316, P320, P321, P330, P391, P403+233, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Fentanila kloridofentanila klorido estas sinteza opioido uzata en kancero-traktado kaj kiel analgezikaĵo. La elektronika aplikado de fentanila klorido estas nova paciento-kontrolita analgezika (PCA) sistemo kiu estis aprobita en Usono kaj Eŭropo por la administrado en kazoj de akuta, modera ĝis severa postoperacia doloro. Ĉi tiu sistemo entenas la aplikeblecon de transderma uzo de medikamento en kazoj de akuta doloro-administrado, permesante al pacientoj mem-administri antaŭ-programitajn dozojn de fentanila klorido per neinvadaj mekanismoj per la uzo de jontoforeza teknologio.

Jontoforezo estas la procezo per kiu elektra kurento estas uzata por movi jonigitajn drogmolekulojn trans la haŭton kaj la ĝeneralan cirkuladon. Rezultoj de lastatempa usona klinika provo trovis, ke la fentanila klorido disponigas dolorkontrolon ekvivalentan al norma reĝimo de morfino, kun simila efiko de opioido-rilataj adversaj eventoj. La fentanila klorido povas oferti kelkajn klinikajn avantaĝojn super ekzistantaj PCA-modalecoj. Ĝia metodo de sendado de medikamentoj evitas la riskon de komplikaĵoj pro vundoj kaj infektoj kaŭzataj de pingloj kaj similaĵoj, kaj ĝia antaŭ-programita elektroniko forigas la potencialon por programitaj maneraroj kaj troa dozado. Krome, la kompakta grandeco de la sistemo povas ebligi pli grandan moviĝeblon de la paciento post kirurgio. La fentanila klorido havas la potencialon iĝi valora elekto en la administrado de akra postopercia doloro.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti