Ferdinand Gumprecht
germana medicinisto
Ferdinand Adolph GUMPRECHT (naskiĝinta la 18-an de marto 1864 en Berlino, mortinta en 1947) estis germana kuracisto specialiĝinta je interna medicino.
Ferdinand Gumprecht | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 18-an de marto 1864 en Berlino | |
Morto | 1-an de januaro 1947 (82-jaraĝa) | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Alma mater | Universitato de Hajdelbergo • Humboldt-Universitato en Berlino • Universitato de Göttingen • Friedrich-Schiller-Universitato Jena vd | |
Profesio | ||
Okupo | internisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Vivo redakti
Gumprecht studentis en Heidelberg, Berlino kaj Jena, kie li doktoriĝis en 1889. Poste li estis asistanta kuracisto en Friedrichshain. Habilitiĝo sukcesis en Jena en 1893 kie li faris festan ekdocentadprelegon pri patologio kaj sanigo de suferoj pro galŝtonoj.[1] En 1899 li fariĝis profesoro en Jena. Gumprecht estis medicina konsilisto en Vajmaro kaj faka raportisto en la Turingia ministerio pri ekonomio.[2] Liaj fakeseoj atestis sperton grandan koncerne infekciojn.
Gumprecht loĝis i.a. Vajmare en la domo Berkaer Straße 1.
Verkoj (elekto) redakti
- Ferdinand Gumprecht: Zur Kenntnis des Nachfiebers beim Scharlach, disertaĵo Jena 1889.
- Ferdinand Gumprecht: Versuche über die physiologischen Wirkungen des Tetanus-Giftes im Organismus, habilitiĝ-laboraĵo, Jena 1893.