Ferenc Gruzl, laŭ hungarlingve kutima nomordo Gruzl Ferenc estis hungara kemiisto, profesoro.

Ferenc Gruzl [1] naskiĝis la 10-an de januaro 1897 en Budapeŝto. Li mortis la 30-an de novembro 1972 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ferenc Gruzl frekventis piaristan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris kemian diplomon en Teknikuniversitato József en 1919, sed li doktoriĝis en Reĝa Scienca Universitato de Budapeŝto. Post siaj studoj li eklaboris en kemia instituto, ekde 1928 en instituto pri tritiko kaj faruno. Li estis nomumita institutestro en 1939, li ofte instruis en la universitato. En 1940 li havis patenton pri ekzamenado de pastoj. En 1944 li ne faris la devigan translokiĝon al Germana Regno. Depost la 2-a mondmilito li tuj faris funkciopova la instituton. Li pensiuliĝis en 1959.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Búza- és lisztismeret (1936)
  • Új eljárás a búza és liszt minőségének megvizsgálására (1942)
  • A malomipar és a mezőgazdaság kapcsolata (1948)
  • Sütő- és tésztaipari technológia (1952)

Fontoj redakti