Ferenc Győri [djOri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Győri Ferenc estas hungara geografo, altlerneja instruisto, ultradistanca kuristo, Eŭropa ĉampiono, trejnisto.

Ferenc Győri
Ferenc Győri en 2011
Ferenc Győri en 2011
Persona informo
Naskiĝo 15-an de septembro 1964 (1964-09-15) (59-jaraĝa)
en Kiskunfélegyháza
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Q1244976Scienca Universitato de SzegedGimnastika Universitato de BudapeŝtoUniversitato de Pécs
Okupo
Okupo docentogeografo
vdr
Ferenc Győri

Ferenc Győri naskiĝis la 15-an de septembro 1964 en Kiskunfélegyháza.

Biografio redakti

Ferenc Győri maturiĝis en Szeged, poste li akiris pedagogian diplomon en Altlernejo Gyula Juhász en 1988. En la sama jaro li akiris plian trejnistan diplomon en instituto de Gimnastika Altlernejo en Budapeŝto. Fine li akiris geografian-pedagogian diplomon en Scienca Universitato Attila József en 1991 (li ricevis stipendion en 1990). Pli frue li jam instruis en bazlernejo en Békéscsaba (1988-1992), poste en piarista gimnazio en Szeged (1992-2012), ekde 1995 ankaŭ en la Universitato Attila József. En 2010 li akiris sciencan gradon Ph.D. en Universitato de Pécs, lia instrua rango estas docento ekde 2011.

Sporta kariero redakti

Jam dum lernado li atingis signifajn rezultojn kiel kuristo ekde 1981. Li venkis en kuro inter Nyíregyháza-Budapeŝto en 1995. En la sekva jaro li estis Eŭropa ĉampiono en Courçon, poste li faris sportdiplomatiajn servojn. Ekde 1988 li estas ankaŭ trejnisto.

Li ricevis plurajn premiojn inter 1997-2010.

Lia disertaĵo redakti

  • A tehetségföldrajz elméleti és gyakorlati kérdései – Magyarországi modellvizsgálatok (2010, libroforme ankaŭ aperis iom tralaborita)

Elektitaj studoj redakti

  • Egy tehetségföldrajzi modellvizsgálat módszeréről (2010)
  • Open towngates – Szeged’s old-new options for renewal (kunaŭtoro, 2015)

Fontoj redakti

Referencoj redakti