Ferenc Harrer, laŭ hungarlingve kutima nomordo Harrer Ferenc estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, profesoro.

Ferenc Harrer
Persona informo
Naskiĝo 2-an de junio 1874 (1874-06-02)
en Budapeŝto
Morto 21-an de novembro 1969 (1969-11-21) (95-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Pál Harrer
Okupo
Okupo diplomatopolitikisto
vdr

Ferenc Harrer [1] naskiĝis la 2-an de junio 1874 en Budapeŝto. Li mortis la 21-an de novembro 1969 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ferenc Harrer akiris juran diplomon en 1896, poste li eklaboris en administrado de Budapeŝto. Ekde 1914 li ankaŭ instruis en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto. En 1917 li gvidis la rekonstruon de Gyöngyös ĵus forbruliĝinta. Dum la Kalistefa revolucio komence li estis diplomato en Vieno, poste li estis ministro pri eksteraj aferoj en Kabineto Berinkey, poste li retiriĝis. Inter 1925-1942 li politikadis en la ĉefurba municipo, ekde 1934 ankaŭ en la senato. En 1945 li ricevis la instruan rangon titulara profesoro. Inter 19491969 li estis parlamenta deputito. En 1968 li ricevis premion.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • A kisajátítási jog (1896)
  • Tanulmány a szomszédos községek Budapesthez való kapcsolásáról (1908)
  • A Fővárosi Közmunkák Tanácsa 1930-1940 (1941)
  • Egy magyar polgár élete (Vivo de hungara burĝo), (1968) - memuaro

Fontoj redakti