Ferenc Hegedűs (operkantisto)
Ferenc Hegedűs [hegedUŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hegedűs Ferenc estis hungara operkantisto (baso).
Ferenc Hegedűs | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de majo 1856 en Subotica |
Morto | 3-an de aŭgusto 1929 (73-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 55-1-62 |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | kantisto |
Ferenc Hegedűs [1] naskiĝis la 16-an de majo 1856 en Hungara reĝlando en Szabadka (nuntempa Subotica en Serbio), li mortis la 3-an de aŭgusto 1929 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiFerenc Hegedűs devenis el juda familio. Li komencis sian kantistan karieron en diversaj provincaj urboj (Kassa, Kolozsvár. Ekde 1886 li apartenis al trupo de Budapeŝta Ŝtata Operejo. En 1924 li pensiuliĝis, tamen li malofte kantadis plu en la Operejo. En 1925 li estis nomumita eterna membro de la Operejo.
Elektitaj roloj
redakti- Wolfgang Amadeus Mozart:
- Die Zauberflöte – Papageno
- Don Giovanni – Masetto
- Puccini: Tosca – sakristiano
- Gioacchino Rossini: La barbiro de Sevilo Dro Bartolo
- Richard Wagner: Die Meistersinger von Nürnberg — Sixtus Beckmesser