Ferenc Hopp
Ferenc HOPP, laŭ hungarlingve kutima nomordo Hopp Ferenc estis hungara mecenato, vojaĝisto, optikisto.
Ferenc Hopp | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de aprilo 1833 en Fulnek |
Morto | 9-an de septembro 1919 (86-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 38-1-118 |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | artkolektanto optikisto |
Ferenc Hopp [1] naskiĝis la 28-an de aprilo 1833 en Moravio, en la nuntempa Ĉeĥio, en Fulnek. Li mortis la 9-an de septembro? 1919 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiFerenc Hopp translokiĝis al Pest (urbo) en la 1850-aj jaroj, kie li lernis la optikistan metion. Li plulernis en Vieno kaj Usono. Li revenis en 1861 al Pest, kie li eklaboris. Post 3 jaroj li jam estris la optikan firmaon. Li okupiĝis ne nur pri optikaĵoj, sed ankaŭ pri lernejaj iloj, sekve li riĉiĝis. Inter 1882-1914 li kvinfoje travojaĝis la mondon. Li interesiĝis precipe pri Ĉinio kaj Japanio, kie li aĉetis ceramikaĵojn, artobjektojn, ornamaĵojn. Li faris ankaŭ fotojn, kiuj neniiĝis dum la 2-a mondmilito. Li donacis ĉiujn havaĵojn al la ŝtato, por fondi muzeon. En lia vilao funkcias laŭ avenuo Andrássy ekde 1923 Orientazia Arta Muzeo pri Ferenc Hopp. Li ricevis valoran premion en 1895.