Ferenc Kállay [kAlai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kállay Ferenc estis hungara historiisto, etnografo, lingvisto, juristo, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1832). Ferenc Kállay [1] naskiĝis la 2-an de decembro 1790 en Debrecen. Li mortis la 1-an de januaro 1861 en Buda.

Ferenc Kállay
Persona informo
Naskiĝo 2-an de decembro 1790 (1790-12-02)
en Debrecen
Morto 1-an de januaro 1861 (1861-01-01) (70-jaraĝa)
en Buda
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kulturhistoriisto • juristo • etnologo • etnografo
vdr

Biografio redakti

Ferenc Kállay lernis juron en sia naskiĝurbo, kie li konatiĝis kun Ferenc Kölcsey. Ekde 1812 li estis juristo en Pozsony. En la sekva jaro li estis advokato en Pest (urbo), dume li lernis en Vieno ankaŭ la aŭstrian juron. Inter 1814-1827 li estis soldata juristo en Transilvanio, poste li emeritiĝis, sed li okupiĝis pri historio kaj etnografio.

Verkaro (elekto) redakti

  • Magyar régiségek nyomozása (1823, 1990)
  • A’ magyar nemzetiségről (Pri la hungara nacio), (1836)
  • Finn-magyar nyelv (1844)
  • A pogány magyarok vallása (Religio de la paganaj hungaroj), (1861, 1999)

Fontoj redakti