Ferenc Révész
Ferenc Révész [rEvEs], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Révész Ferenc, estis hungara politikisto, parlamentano, bibliotekisto. Liaj parencoj estis Mihály Révész kaj András Révész.
Ferenc Révész | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de decembro 1912 en Budapeŝto |
Morto | 21-an de aprilo 1985 (72-jaraĝa) en Budapeŝto |
Mortokialo | Korinfarkto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 12-2-15 |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | politikisto verkisto ĵurnalisto bibliotekisto |
Ferenc Révész[1] naskiĝis la 9-an de decembro 1912 en Budapeŝto, li mortis la 21-an de aprilo 1985 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiFerenc Révész post bazlernejo li akiris ledistan licencon, poste maturiĝis en komerca mezlernejo en sia naskiĝurbo en 1931, dum en 1930 li aliĝis al la socialdemokratoj. Inter 1933–1938 li estis oficisto dum li kontribuis ekzemple en Népszava kaj li estis aktiva en la menciita partio. Ekde 1938 li estis arestita aŭ trudlaboristo aŭ deportito, en 1945 li hejmenvenis el Koncentrejo Dachau. Li faris bonajn kontaktojn kun la komunistoj, lia kariero impetis. Inter 1945–1953 li estis parlamenta deputito, krome ĝis 1951 li estis partilaboristo. En la lernojaro 1949 li prelegis en Scienca Universitato Loránd Eötvös. Inter 1951-1956 li estis bibliotekisto en la akademia biblioteko, poste ĝis la pensiuliĝo li estris Ĉefurba Biblioteko Ervin Szabó-n. Ankaŭ depost 1956 li havis partiajn funkciojn, tamen ne tro gravajn. Lia edzino naskis 3 gefilojn en 1947, 1951 kaj 1952, li vidviĝis en 1983. Li ricevis premiojn inter 1948-1982.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Zola. Életrajz. (1939)
- Csokonai Vitéz Mihály. (1942, 1951?)
- Maxim Gorkij. – Csokonai Vitéz Mihály. (1948)
- A nemzetközi munkásmozgalom időszerű kérdései. (1949)
- Céljaink és feladataink a VII. pártkongresszus tükrében. (kunaŭtoro, 1960)
- Tovább a lenini úton. Az MSZMP X. kongresszusáról. (1971)
- Könyvtáros portrék. (kunaŭtoro, 1979)
- A szocializmusképről gondolkodva. (1985)
Fontoj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM68839 hungarlingva datenaro de muzeo