Ferenc Sövényházy

Ferenc Sövényházy [ŝovEnjhAzi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sövényházy Ferenc estis hungara juristo, altlerneja instruisto. Lia familia nomvarianto estis Schultz [ŝulc].

Ferenc Sövényházy
Persona informo
Naskiĝo la  5-an de oktobro 1899(nun 1899-10-05)
en Hungario Ipolyság (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 23-an de novembro 1980
en Hungario Szeged (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Judit Sovenyhazy Sandor
Infano Julianna Sövényházy
Okupo
Okupo juristo • legal author • universitata instruisto
vdr

Ferenc Sövényházy[1] naskiĝis la 5-an de oktobro 1899 en Ipolyság (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Šahy en Slovakio), li mortis la 23-an de novembro 1980 en Szeged.

Biografio redakti

Ferenc Sövényházy akiris juran kaj ŝtasciencan diplomojn en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1924 kaj 1925, sed pli frue en la lastaj jaroj de la 1-a mondmilito li estis soldato kaj en 1921 li studis ekonomion en alia universitato. Inter 1923-1929 li havis postenon en juĝejo, poste li akiris advokatan fakdiplomon, pli poste li laboris en la justicministerio. En la studjaro 1933 li plustudis en Britio helpe de stipendio. En 1938 li iĝis privata instruisto en Universitato de Budapeŝto, inter 1940 kaj 1948 en Universitato de Kluĵo (en la studjaro 1943 li estis dekano). La rumanaj instancoj ne permesis la pluan instruadon, tial li revenis al Hungario, kie same li ne povis instrui. Li vivtenis sin en diversaj nejuraj laboroj. En 1951 li iĝis trudemerito, tamen li laboris plu. Li partoprenis en la Hungara revolucio de 1956, tial poste evidente li povis labori nur en simplaj laborlokoj. Depost fino de la socialismo postmorte li estis rehabilitita. Li edziĝis en 1942, lia edzino naskis filinon.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A francia korlátolt felelősségű társaság (1927)
  • Az angol részvénytársaságok felülvizsgálói (auditorai) (1934)
  • A részvénytársaság felügyelőbizottsága és a hites könyvvizsgálat (1938)
  • Jogalkotás és gazdasági élet (1942)
  • Az állami vállalatok szervezete (1949)
  • Az angol részvényjog fejlődése (1963)

Fontoj redakti

Referencoj redakti