Ferencné Nyitrai

hungara sxtatoficisto

Ferencné Nyitrai [njitrai], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Nyitrai Ferencné estis hungara ŝtata oficisto, oficejestro. Ŝia origina nomo estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Gondos Vera [gondoŝ], ŝia persona nomvarianto estis Veronika.

Ferencné Nyitrai
Persona informo
Naskonomo Gondos Vera
Naskiĝo 26-an de junio 1926 (1926-06-26)
en Budapeŝto
Morto 17-an de februaro 2011 (2011-02-17) (84-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo ekonomikisto • statistikisto
vdr

Ferencné Nyitrai[1] naskiĝis la  26-an de junio 1926(nun 1926-06-26) en Budapeŝto, ŝi mortis la 17-an de februaro 2011 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ferencné Nyitrai maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1944, poste ŝi akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1949. Post la diplomo ŝi laboris en la tutlanda statistika oficejo ĝis la emeritiĝo en 1989 escepte la periodon inter 1950–1957. Post pluraj postenoj ŝi estis gvidanto de la statistika oficejo ekde 1979 kune kun rango subministro. Ŝi kandidatiĝis (CSc) en 1972, ŝi doktoriĝis (DSc) en 1986 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Ŝi edziĝis en 1951 kaj ŝi ricevis premiojn inter 1971-2006.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Általános statisztika (1962)
  • Iparunk helye a világban (1973)
  • A magyar gazdaság negyven éve (1985)
  • Nemzetgazdasági alapismeretek (1994)
  • A statisztikai etikáról (2002)

Fontoj redakti

Referencoj redakti