Sankt-Stefano BE

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Fermel)
- La mallongigo BE en Sankt-Stefano BE staras por la svisa Kantono Berno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Sankt-Stefano.

Sankt-Stefano
Blazono de Sankt-Stefano
Blazono de Sankt-Stefano
Blazono de Sankt-Stefano
Sankt-Stefano
Sankt-Stefano
Sankt-Stefano
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Supra Simme-Valo-Saanen
Malnova distrikto ĝis 2009 Supra Simme-Valo
Koordinatoj  46° 30′ 0″ N 7° 23′ 0″ O / 46.50000 °N, 7.38333 °O / 46.50000; 7.38333 (mapo)Koordinatoj: 46° 30′ 0″ N 7° 23′ 0″ O / 46.50000 °N, 7.38333 °O / 46.50000; 7.38333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1364
Areo 60,90 km²
Alteco 1008 m super marnivelo
Poŝtkodo 3772
Komunumkodo 0793
Mapo de Sankt-Stefano
Mapo de Sankt-Stefano
Mapo de Sankt-Stefano
vdr


Pri la komunumo redakti

Sankt-Stefano (germane: St. Stephan, france: Saint-Etienne) estas de Kantono Berno en Svislando. Ĝis la 31-a de decembro 2009 ĝi apartenis al la malnova distrikto Suba Simme-Valo, kaj ek de la 1-a de januaro 2010 ĝi estas parto de la nova administra distrikto Supra Simme-Valo-Saanen. Ĝi havis 1364 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio redakti

Sankt-Stefano situas ĉe la bordo de la rivero Simme en la supra parto de la Supra Simme-Valo. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Ried, Häusern, Grodey, Matten, Fermel, Obersteg kaj Zu Hähligen, kiuj en la loka alemana dialekto nomiĝas Bäuerte. Loko respektive vilaĝo, kiu portas la komunuman nomon Sankt-Stefano, ne ekzistas.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 60,90 km², de kiuj 31,8% estas kovritaj de arbaro, 50,6% servas por agrikulturo kaj 2,4% por setlado. [1]

Trafiko redakti

 
Stacidomo Sankt-Stefano

Sankt-Stefano situas ĉe la mallarĝŝpura trajnlinio de la Montreux-Berna Oberlanda-Fervojo de Zweisimmen al Lenk en Simme-Valo, per kiu ĝi estas bone konektita al la publika trafikreto.

En Sankt-Stefano troviĝas iama armeaerodromo, kiu hodiaŭ servas por privata velflugado. Ĝia ICAO-kodo estas LSTS. Ĝi disponas pri betona kurvojo kun longeco de 1650 metroj.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de vilaĝo de la komunumo Sankt-Stefano estas la mencio de Matten en donacdokumento de reĝino Adelheid al la alzaca Monaĥejo Selz el la jaro 994. La paroĥo Sankt-Stefano estis fondita en la jaro 1352 en Ried.

Dum mezepoko la terneo de la komunumo apartenis al la Senjorujo Mannenberg kaj estis akirita en la jaro 1456 de la Senjoroj de Bubenberg. En 1494 ĝi fariĝis posedaĵo de la urbo Berno kaj fariĝis parto de la Voktejo Supra Simme-Valo. Dum la tempo de la Helveta Respubliko (1798-1803) la komunumo apartenis al la tiama Kantono Oberlando, kiu en 1803 estis reintegrita al Kantono Berno.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti