Fernão Lopes de Castanheda

Fernão Lopes de Castanheda (1500-1559) estis portugala kronikisto, historiisto, geografo kaj etnografo. Lia verko "Historio de la Malkovro kaj Konkero de Hindio de la Portugaloj", eldonita en 1551, elstraiĝas pro la abundo de geografiaj etnografiaj informoj kaj estis tradukita en pluraj eŭropaj lingvoj, nome en la franca, itala, germana, angla, ktp. Li estis profesoro de Michel de Montaigne (1533-1592) kune kun André de Gouveia (1497-1548) en la Kolegio de Gieno[1], en Bordozo. Nicolas de Grouchy (1510-1572), kiu tradukis lian verkon en la francan estis filogo kaj studis ankaŭ en la Universitato de Koimbro.

Fernão Lopes de Castanheda
(1500–1559)
"Historia do descobrimento et conquista da India pelos Portugueses" verko eldonita en 1552 de Fernão Lopes de Castanheda.
"Historia do descobrimento et conquista da India pelos Portugueses" verko eldonita en 1552 de Fernão Lopes de Castanheda.
Persona informo
Naskiĝo 1500
en Santarém, Portugalio
Morto 23-a de marto 15596-a de junio 1559
en Koimbro, Portugalio
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio vd
Alma mater Universitato de Koimbro
Profesio
Okupo historiisto • esploristo • verkisto vd
Laborkampo historio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Kastanjeda estis natura filo de reĝa oficiro, kiu tenis la postenon de juĝisto en Goao. En 1528, li akompanis sian patron al la portugala Barato kaj al Molukoj. Tie li restis dek jaroj, ekde 1528 ĝis 1538, dum kiuj li kolektis tiom multe da informoj pri la malkovro kaj konkero de Barato fare de la portugaloj, cele al verkado de libro pri la temo. En 1538, li revenis al Portugalio, kolektinte el skribaj kaj parolaj fontoj materialon por sia bonega historia verko. En gravaj ekonomiaj malfacilaĵoj, li ekloĝis en Koimbro, kie li okupis modestan postenon de pedelo en la Universitato de Koimbro.

Verkoj redakti

Ok el la dek libroj de "História do descobrimento e conquista da Índia pelos portugueses" de Kastanjeda estis presitaj en Koimbro: la unua volumo estis eldonita en 1551, kun dua eldono en 1554. Ses pliaj volumoj estis publikigitaj dum lia vivo kaj tri postmorte. Post kiam la oka volumo estis eldonita, la reganta reĝino D. Katarina, premata de malmultaj nobeloj, kiuj malŝatis la objektivecon de Kastanjeda, malpermesis la presadon de la ceteraj naŭa kaj deka volumoj. Lia verko, plena de geografiaj kaj etnografiaj informoj, baldaŭ estis vaste tradukita tra Eŭropo, unue en la franca fare de Nicolas de Grouchy, instruisto en la universitato, poste en la hispana (1554), itala (1578) kaj angla (1582).

 
Reproduktado de "História do descobrimento e conquista da Índia pelos portugueses", publikigita de Martin Nucio, Amberes, 1554.

Verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. La Kolegio de Gieno, en Bordozo, estis fondita en 1533. Ĝia unua rektoro estis la humanisto kaj portugalo André de Gouveia. En tiu institucio ankaŭ studis Michel de Montaigne, Joseph Justus Scaliger, Francisco Sanches (1550-1622), kaj aliaj.