Filemonoj (Philemon) estas genro de birdoj el familio Melifagedoj. La genro enhavas 18 speciojn troveblajn en Aŭstralio, Papuo-Novgvineo, eosta Indonezio, kaj Novkaledonio. Plejparto de dieto de la birdoj konsistas je nektaro, insektoj kaj aliaj senvertebruloj, floroj, fruktoj, kaj semoj.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Filemonoj
Brua filemono (Philemon corniculatus)
Brua filemono (Philemon corniculatus)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Melifagedoj Meliphagidae
Genro: Filemonoj Philemon
Vieillot, 1816
Specioj

18, vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Filemonoj havas malhele brunajn plumarojn kaj plene aŭ parte kalvajn kapojn. Ilia aspekto donis al ili kutimajn nomojn en multaj lingvoj, ekzemple en la angla ili nomiĝas leatherheads ("ledkapuloj") aŭ friarbirds - de angla vorto friar kiu signifas monaĥon de almozanta ordeno. Tiuj monaĥoj razis siajn kapojn plene aŭ parte kaj surhavis modestajn brunecajn vestaĵojn. Kondute, tamen, tiuj ĉi birdoj ne similas al monaĥoj, ili estas tre bruaj kaj agresemaj, kaj eĉ rabobirdoj preferas eviti ilin. Iuj pli malgrandaj birdoj, ekzemple kelkaj specioj de orioledoj, evoluiĝis mimiki aspekton de filemonoj kaj tiel defendas sin de agreso.[2]

Taksonomio

redakti

La genron Philemon enkondukis en jaro 1816 franca naturalisto kaj ornitologo Louis Pierre Vieillot.[3] Vieillot ne definis la tipan specion de la genro, nur en 1840 George Gray deklaris ĝi nigravizaĝan filemonon.[4][5] La genra nomo devenas de la klasika greka vorto philēmōn, kiun eblas traduki kiel "amema" aŭ "kisema".[6] Verŝajne ĝi referencas la manieron kiel la birdo avide suĉas nektaron. Filemono ankaŭ estas sufiĉe disvastigita greka nomo, renkontebla, ekzemple, en la mito pri Filemono kaj Baŭciso aŭ en Biblia Epistolo al Filemono.

Laŭ nuna sistematiko al la genro apartenas 18 specioj:[7]

Referencoj

redakti
  1. Higgins, Peter. (2008) Handbook of the Birds of the World. Volume 13, Penduline-tits to Shrikes. Lynx Edicions, p. 679–685. ISBN 978-84-96553-45-3.
  2. Diamond J (1982). “Mimicry of friarbirds by orioles”, The Auk 99 (2), p. 187–196. 
  3. Vieillot, Louis Pierre. (1816) Analyse d'une Nouvelle Ornithologie Élémentaire (france). Paris: Deterville/self.
  4. Gray, George Robert. (1840) A List of the Genera of Birds : with an Indication of the Typical Species of Each Genus. London: R. and J.E. Taylor.
  5. (1986) Check-list of Birds of the World 12. Museum of Comparative Zoology.
  6. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  7. Honeyeaters. IOC World Bird List Version 13,1. International Ornithologists' Union (January 2023). Alirita 23 March 2023.