La Filipina turto (kvankam estas alia Filipina turto, nome Insuloturto) (Streptopelia dusumieri) estas specio de birdo de la familio de Kolombedoj kiu enhavas turtojn kaj kolombojn. Ĝi estis iam konsiderata subspecio de la Insuloturto (S. bitorquata).[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Filipina turto
en Saipano, Marianoj
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Streptopelia
Specio: Filipina turto S. dusumieri
Temminck, 1823
Streptopelia dusumieri
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu specio vivas en Filipinoj kie ĝi estas nomata surloke bato-bato de collar. Ĝi estis ankaŭ enmetita en Guam kaj Nord-Marianoj, kvankam la populacio de Guam estis ege malpliigita pro enmetitaj brunaj arboserpentoj. Ties naturaj habitatoj estas malfermaj herbejoj kaj agrikultura tero kun arboj kaj arbustaro. Tiu specio estas minacata kaj estas nun rara en sia indiĝena arealo pro interspecia konkurenco fare de la Punkteca turto kaj la Ruĝa turto.

Priskribo kaj taksonomio

redakti

EBird priskribas la birdon tiel "Bruneca kolombo kun mallonga kolumo de grandaj malhelaj skvamoj, griza kapo, kaj rozkolora ruĝeco sur la kolo kaj brusto. Indiĝena de Filipinoj, kie nun estas malkreskanta kaj malofta; sufiĉe ofta en enkondukita teritorio Gvamo kaj la Nord-Marianoj. Favoras malferman arbaron kaj randojn en sia indiĝena teritorio; ĝi estas ofta en enkondukitaj urboj kaj grandurboj. Ĝia voĉo estas laŭta, iom melankolia 'KUU-ku-KUU'."[2]

Ĝi estis konsiderata samspecia kun la Sunda turto kiel parto de la specikomplekso de la Insuloturto. Ĝi diferencas en pli forta kontrasta nigrablanka vosto sed pli malforta kontrasto en la subvosto, pli pala kolumo kun verda nuanco kaj skvamoj kaj sen blanka bendo, rusta rozkolora plumaro, pli mallonga beko kaj malsama kanto.

Tiu specio estas monotipa kaj ne havas subspeciojn.

Ekologio kaj kutimaro

redakti

La dieto de tiu specio ankoraŭ devas esti amplekse studita sed oni supozas ke ĝi estas la sama kiel la Sunda turto kiu manĝas plejparte semojn kaj manĝas de la grundo. Ĝi estas tipe observita unuope aŭ en paroj.

Reprodukta sezono estas de marto ĝis majo. Nestoj estas 1 ĝis 7 metrojn de la grundo en branĉoj de malaltaj arboj ĉe maldensejoj, fiŝlagoj kaj mangrovoj. Nesto estas priskribita kiel tipa malforta kolombonesto konsistanta el malorde aranĝitaj branĉetoj. Ovodemetado estas de 2 ĝis 3 ovoj.[3]

Referencoj

redakti