La flavgorĝuloj estas birdoj de la familio de Paruliedoj kaj de la genro Geothlypis. Plej parto de membroj de la grupo havas limigitajn teritoriojn en Meksiko kaj Centrameriko, sed la Maskoparulio havas pli etendan en Sudameriko distribuadon, kaj la Flavgorĝulo, la ununura migranta specio en la grupo, reproduktiĝas ĉe multe de Nordameriko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavgorĝuloj
Flavgorĝulo, masklo
Flavgorĝulo, masklo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruliedoj Parulidae
Genro: Geothlypis
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Északi sárgabegy (Geothlypis trichas)
Geothlypis trichas

Ĉiuj flavgorĝuloj havas tre similajn plumarojn, kun flavverdecaj supraj partoj, tre flava brusto, kaj kutime nigra beko. Maskla plenkreskulo havas nigran maskovizaĝon de varia etendo, kutime bordata supre de griza strio. La ino estas simila, sed ne havas la nigran maskon, kaj povas esti pli senkolora laŭ plumaro.

La reprodukta habitato de tiuj paruliedoj estas tipe marĉoj kaj aliaj humidaj areoj kun densa malalta vegetaĵaro. La ovoj, du ĉe plej parto de specioj, sed ĝis 5 ĉe la Komuna flavgorĝulo, estas demetitaj en kovrita tasforma nesto malalte en herbo aŭ malalta vegetaĵaro.

Flavgorĝuloj estas kutime vidataj en paroj, kaj ne asociiĝas kun aliaj specioj. Ili estas ofte kaŝemaj kaj manĝas ampleksan gamon de insektoj.

La taksonomio kaj nomigo de tiuj tre proksime rilataj specioj estas tre komplika, kaj foje malfacile eblas difini kiujn formojn meritas specistatuson. Ekzemple la Komuna flavgorĝulo, la Beldinga flavgorĝulo, la Altamira flavgorĝulo kaj la Bahama flavgorĝulo estas foje konsiderataj samspecifaj. Male la Maskoparulio povas esti disigata en tri aŭ eĉ kvar specioj. Krome ĉar plumaroj estas tiom similaj inter ĉiuj specioj la nomoj de Flavgorĝulo aŭ Maskoparulio taŭgus por ĉiu ajn specio.

La geografia izoleco de la diversaj populacioj de tiu grupo ĉefe de loĝantaj birdoj estas kialo por genetika diverĝo kaj speciigo. Tiu procezo povas esti vidata ekzemple kaze de la Maskoparulio, kie la subspecioj estas separataj pere de pluvarbaroj aŭ la Andoj, kio kaŭzis disvolviĝon de distingaj formoj, kiaj la centramerika raso Geothlypis aequinoctialis chiriquensis. Tiu formo troviĝas en la altaj teroj de Kostariko kaj okcidenta Panamo, kaj estas separata je 1000 km el ĝiaj sudamerikaj kuzoj, el kiuj ili diferencas laŭ grando, aspekto kaj voĉo.

Specioj redakti

Referencoj redakti