Flughaveno Kluĵo
La Internacia Flughaveno Kluĵo (rumane Aeroportul Internațional Cluj-Napoca) situas 9 km oriente de Kluĵo en la antaŭurba kvartalo Someșeni. Ĝi estas la kvara plej grava flughaveno de Rumanio (post la du flughavenoj de Bukareŝto kaj tiu de Timișoara).
Internacia Flughaveno Kluĵo | |||||
---|---|---|---|---|---|
internacia flughaveno • flughaveno • aerodromo de komerca trafiko | |||||
IATA: CLJ ICAO: LRCL | |||||
Resuma informo | |||||
Lando | Rumanio | ||||
Regiono | Distrikto Cluj | ||||
Tipo | Civila flughaveno | ||||
Mastrumanto | Consiliul Județean Cluj (distrikta konsilio de Kluĵo) | ||||
Apuda urbo | Kluĵo (9 km) | ||||
Alteco | 316 m | ||||
Geografia situo | 46° 47′ 7″ N, 23° 41′ 10″ O (mapo)46.78527777777823.686111111111Koordinatoj: 46° 47′ 7″ N, 23° 41′ 10″ O (mapo) | ||||
| |||||
Kurej-angulo | 08/26 | ||||
Kurej-longo | 2.100 m | ||||
La emblemo de la flughaveno konsistas el la literoj "C" kaj "J" (la siglo de distrikto Cluj), kun aviadilo suprenfluganta el la suba arko de la "C". Pro juraj kialoj la emblemo estas videbla nur en la rumana vikipedio[1].
Pro la vala situo de Kluĵo necesis aranĝi la kurejon tiel, ke ĝia okcidenta fino direktiĝas al la urbocentro. Ĉe de-orienta vento la alteriĝantaj aviadiloj do flugas super la urbocentro, ĉe de-okcidenta vento la ekirantaj.
La flughaveno estas atingebla per la urbaj buslinioj 8 kaj 8L. Ili ekiras de placo Mihai Viteazul (Mikaelo de Valaĥio). La fervojan stacidomon ili ne atingas; por tio eblas ŝanĝi de/al tramo aŭ alia buso.
Linioj
redaktiLa rumanaj flugkompanioj TAROM kaj Carpatair ligas la flughavenon al Bukareŝto kaj Timișoara; krome estas ligoj al eksterlandaj flughavenoj, interalie en Aŭstrio, Britio, Germanio, Francio, Hispanio, Hungario, Italio kaj Ukrainio.
Historio
redaktiLa flughaveno estis ŝtate fondita la 1-an de aprilo 1932. En la 1960-aj jaroj komenciĝis modernigo; en 1969 oni inaŭguris modernan pasaĝerejon, kaj en 1970 estis instalitaj sekurecaj aparatoj.
En 2006 la flughavena direktoro David Ciceo publike deklaris, ke oni plilongigis la kurejon de 1.850 m al 2.100 metroj, sed la retejo World Aero Data[2] plu deklaras, ke la kurejo longas 1.850 metrojn.
-
La centra konstruaĵo
-
La pasaĝerejo
Notoj
redakti- ↑ Emblemo en la rumana vikipedio. Arkivita el la originalo je 2014-04-28. Alirita 2011-03-24 .
- ↑ Priskribo de 2011-03-24. Arkivita el la originalo je 2009-12-22. Alirita 2011-03-24 .
Eksteraj ligiloj
redakti- Flughavena retejo (angle, rumane)
- Flughavenaj datenoj de World Aero Data Arkivigite je 2009-12-22 per la retarkivo Wayback Machine, angle