Malfermi la ĉefan menuon
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Foino
Steinmarder.JPG
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnovoroj Carnivora
Familio: Musteledoj Mustelidae
Genro: Marteso Martes
Specio: M. foina
Martes foina
(Erxleben, 1777)
Konserva statuso
Status iucn2.3 LC eo.svg
Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)
Natura arealo
Natura arealo
Aliaj Vikimediaj projektoj
Information icon.svg
vdr
Skeleto

Foino (Martes foina) aŭ estas specio de marteso kiu havas brilan blugrizan ĝis blubrunan hararon, iom malpli delikatan ol marteso; duobla makulo sur la gorĝo estas blanka. Ĝi havas po 5 fingrojn sur ĉiuj kruroj. Ĝi seksardas de fino de junio ĝis aŭgusto, sed evoluo de la embrioj restas en vezikformo kaj plu evoluas nur fine de la vintro. La 3-6 idoj naskiĝas printempe kaj iĝas memstaraj post 3 monatoj. Ili maturiĝas sekse en la aĝo de 2-3 jaroj. Ili vivas 8-10 jarojn. Ĝia felo estis tre valora en la 14-17aj jc, oni povis pagi eĉ imposton per ĝi.

Vidu ankaŭRedakti