Fondumo Esperanto-säätiö

Fondumo Esperanto, oficiale registrita kiel Fondumo Esperanto-säätiö (säätiö estas la finna vorto por Fondumo), estas Finnlanda fondumo establita en 1955. Ĝian bazan kapitalon donacis la geedzoj Marke kaj Vilho Setälä. D-ro Vilho Setälä (1892–1985) estis unu el la plej gravaj finnaj esperantistoj de la pasinta jarcento.

Fondumo Esperanto-säätiö
Esperanto-fondaĵo • Esperanto-eldonejo
Komenco 1955 vd
Fondinto(j) Vilho Setälä • Marke Setälä vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo fondaĵo
vdr

Kvankam ĝi nuntempe ne plu eldonas librojn, dum la vivo de Setälä la Fondumo estis grava esperanta libro-eldonejo, kiu i.a. eldonis represojn de romanoj de Jean Forge, verkojn de Adolf Holzhaus pri Zamenhof kaj Esperanto, la esperantan tradukon de Kalevala (1964) kaj plurajn lernilojn, inter kiuj la plej disvastigita estas la tutmonde uzebla lernolibro Privilegia Vojo al Lingvoscio: Esperanto de Vilho Setälä (unua eldono 1958).

La Fondumo estas memstara jura persono, aganta sub la kontrolo de Registrejo de Fondumoj, kiun prizorgas Administracio de Patentoj kaj Registroj sub la Finnlanda Ministerio de Justico.

Laŭ sia nuna statuto ĝi unuavice subtenas Esperanto-agadon en Finnlando per subvencioj kaj stipendioj[1], okaze ankaŭ al eksterlandanoj kiel ekzemple por traduko de la romano Sep fratoj de Aleksis Kivi en la bengalan surbaze de la Esperanta traduko[1].

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti