Fondumo Reĝo Baudouin

La Fondumo Reĝo Baudouin (fr: Fondation Roi Baudouin, nl: Koning Boudewijnstichting) estas sendependa kaj pluralisma fondumo, aktiva en Belgio kaj je internacia nivelo kiu kolektas donacojn kaj distribuas ilin super diversaj projektoj. Tiamaniere la Fondumo volas kontribui al pli da justeco, demokratio kaj respekto al diverseco, kun specifa atento al la temoj de malriĉeco, heredaĵo, filantropio, sano kaj migrado.

Fondumo Reĝo Baudouin
fondaĵo
Komenco 17-a de decembro 1975 vd
Geografia situo 50° 50′ 25″ N, 4° 21′ 44″ O (mapo)50.840372154.3622660386816Koordinatoj: 50° 50′ 25″ N, 4° 21′ 44″ O (mapo)
Lando(j) Belgio vd
Sidejo Bruselo
Adreso Brederodestraat 21
Fondumo Reĝo Baudouin (Bruselo)
Fondumo Reĝo Baudouin (Bruselo)
DEC
Fondumo Reĝo Baudouin
Fondumo Reĝo Baudouin
Map
Fondumo Reĝo Baudouin
Agareo

Socia justeco
malriĉeco
sano
heredaĵo
kulturo
• socia engaĝiĝo
Afriko
Latin-Ameriko
Azio
eduko
Eŭropo
klimato
• medio
biodiverseco

Moto Agir ensemble pour une société meilleure
Samen werken aan een betere samenleving
Gemeinsam wirken für ein besseres Zusammenleben
Working together for a better society
Posedatoj Heritage Fund • Q59658106 vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo public utility foundation
vdr

La fondumo organizas debatojn pri gravaj sociaj temoj kaj komunikas la esplorrezultojn en formo de publikaĵoj (senpagaj). La fondumo klopodas instigi al kunlaboro kaj al filantropio en Belgio, en Eŭropo kaj je nivelo internacia. Ĝi agadas en Eŭropo (ĝia ĉefsidejo estas en Bruselo), sed ankaŭ agadas en Usono, Kanado, Afriko.

Projektoj kaj enspezoj redakti

Ĝi intencas fari pozitivajn ŝanĝojn en la socio kaj investi en projektoj aŭ individuoj, kiuj inspiras aliajn. Ĝia moto estas "Agi kune por pli bona socio".

Krom la enspezo de la propra kapitalo kaj la donaco de la Belga Nacia Loterio, ekzistas ankaŭ la enspezo de Fondumoj kaj Fondusoj de individuoj, asocioj kaj kompanioj. La Fondumo Reĝo Baudouin ankaŭ ricevas donacojn kaj testamentaĵojn[https://www.hln.be/binnenland/koning-boudewijnstichting-ontvangt-het-meeste-geld-uit-legaten~a4914570/ 1].

En 2021, la Fondumo Reĝo Baudouin kaj la Fondusoj kiujn ĝi administras donis EUR 132 541 857 en subteno al projektoj de 1 448 individuoj kaj 3,508 organizaĵoj. La buĝeto de la fondaĵo kreskis senĉese, fine de 2019 la fondumo administris unu miliardon da eŭroj[https://en.calameo.com/read/001774295ce01711052c4?authid=5etJJ4AJ2QKU 1].

Agokampoj redakti

La agokampoj de la fondumo Reĝo Baudouin estas diversaj :

Interna strukturo redakti

La fondumo estis fondita en 1976, okaze de la dudek kvin jaroj de reĝado de la reĝo Baudouin 1a de Belgio.

La prezidanto de la Fondumo Reĝo Baudouin estas Thomas Leysen. La delegita administra direktoro estas Brieuc Van Damme (ekde majo 2022). Krome ĝi laboras kun ĉirkaŭ 100 dungitoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. (en) Tax-efficient giving, Friends of the College of Europe Fund’ within the King Baudouin Foundation ('Amikaro de Kolegio de Eŭropo' ene de la 'Fondumo Reĝo Baudouin'), College of Europe,
  2. (en) Making donations from France easier Arkivigite je 2019-08-24 per la retarkivo Wayback Machine (Faciligi donacojn el Francio), Foundation King Baudouin, la 24an de junio 2019, alirite la 24an de aŭgusto 2019
  3. (en) Transnational Giving Europe
  4. (en) DAFNE Arkivigite je 2019-08-24 per la retarkivo Wayback Machine – Donors and Foundations Networks in Europe (Donaciintoj kaj retaro de fondumoj en Eŭropo).
  1. (nl) Stichting Koning Boudewijn ricevas la plej grandan parton de mono de testamentaĵoj, Het Laatste Nieuws, la 5-an de oktobro 2021.


Citaĵa eraro Etikedoj <ref> ekzistas por la grupo nomita "https://en.calameo.com/read/001774295ce01711052c4?authid=5etJJ4AJ2QKU", sed la responda etikedo <references group="https://en.calameo.com/read/001774295ce01711052c4?authid=5etJJ4AJ2QKU"/> ne estis trovita; $2