Franca Supra Voltalando
Franca Supra Voltalando aŭ pli simple Supra Voltalando (france Haute-Volta [otvoltA]) estis kolonio de la Franca Okcidenta Afriko establita la 1-an de marto 1919, el teritorioj kiuj estis parto de la kolonioj de Supra Senegalo kaj Niĝero unuflanke kaj de Eburbordo aliflanke. Tiu kolonio estis nuligita la 5-an de septembro 1932, kaj ties partoj estis administrataj de Eburbordo, Franca Sudano kaj Niĝero.
Franca Supra Voltalando | |||||||||
| |||||||||
kolonio | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio
| |||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||
Loĝantaro | |||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||
| |||||||||
Post la Dua Mondmilito, nome la 4an de septembro, 1947, la kolonio estis restaŭrita kiel parto de la Franca Unio, kun siaj antaŭaj limoj. La 11an de decembro, 1958, ĝi estis rekonstituita kiel memrega Respubliko de Supra Voltalando ene de la Franca Komunumo, kaj post du jaroj nome la 5-an de aŭgusto 1960, ĝi akiris kompletan sendependon. La 4-an de aŭgusto 1984, la nomo estis ŝanĝita al Burkina Faso respektive Burkino.
La nomo Supra Voltalando indikas, ke la lando enhavas la supran parton de la rivero Voltao. Tiu rivero estas dividita en tri partoj, nome Nigra, Blanka kaj Ruĝa Voltaoj.