Francis Parker Yockey

usona verkisto

Francis Parker Yockey (18-an de septembro, 1917 – 16-an de junio, 1960) estis usona advokato, politika filozofo kaj polemikisto ĉefe konata pro sia nov-Spenglerana libro, Imperium: La Filozofio de Historio kaj Politiko, eldonita sub la plumnomo Ulick Varange[1] en 1948. Ĉi tiu libro, priskribita en sia enkonduko kiel "daŭrigo" al La Subiro de Okcidento de Spengler, argumentas favore al la kreiĝo de totalisma vojo surbaze de kulturo, cele de plukonservi la Okcidentan kulturon, kaj oferas samtempan akran kaj profundan kritikon kontraŭ kapitalismo kaj komunismo.[2]

Francis Parker Yockey
Persona informo
Naskiĝo 18-an de septembro 1917 (1917-09-18)
en Ĉikago
Morto 16-an de junio 1960 (1960-06-16) (42-jaraĝa)
en San-Francisko
Mortis pro sinmortigo vd
Mortis per venenado per cianido vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato GeorgetownUniversitato de MiĉiganoUniversitato de ArizonoUniversitato de Nia Damo • Notre Dame Law School vd
Profesio
Alia nomo Ulick Varange vd
Okupo filozofohistoriistoverkistopianistoadvokatoĵurnalistopolitikisto vd
Laborkampo filozofio vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Yockey kredis ke Usono estis la motoro de liberalismo, kontrolita de cionismaj judoj, kaj post la malvenko de la Akso-potencoj je la Dua Mondmilito li iĝis tre agema ene de novfaŝismaj kaŭzoj kaj movadoj. Li interalie ankaŭ interkonatiĝis kun la tiame egiptia prezidento Gamal Abdel Nasser kaj skribis kontraŭ-cionisman propagandon reprezente de la egiptia registaro, vidante la tutaraban naciisman movadon kiel alian aliancanon por defii "la jud-usonan potencon." Post esti enprizonigita pro la supozata falsigo de pasportoj, li estis vizitita de la usona dekstrulo Willis Carto, kiu fine fariĝis la ĉefa apoganto kaj eldonisto de la verkaĵoj de Yockey.

Referencoj redakti

  1. Willis Carto Arĥivita, ADL.
  2. ADL Research Report 'Poisoning the Airwaves: The Extremist Message of Hate on Shortwave Radio' U.S. Newswire February 1, 1996