Francisco García Pavón

hispana verkisto

Francisco GARCÍA Pavón (Tomelloso, provinco Ciudad Real, 24a de septembro 1919 - Madrido, 18a de marto 1989) estis hispana verkisto kaj literatura kritikisto, fama pro siaj krimromanoj protagonistigitaj de Plinio, ĉefo de la loka polico de Tomelloso.[1]

Francisco García Pavón
Persona informo
Naskonomo Francisco García Pavón
Naskiĝo 24-an de septembro 1919 (1919-09-24)
en Tomelloso
Morto 18-an de marto 1989 (1989-03-18) (69-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de OviedoKomplutensa Universitato de Madrido vd
Profesio
Okupo verkisto • literaturkritikisto • sciencfikcia verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li doktoriĝis en la Universitato de Madrido per disertacio Leopoldo Alas Clarín como narrador. Dum li faris la militservon de universitatanoj en Oviedo, li verkis sian unuan romanon, Cerca de Oviedo, kiu iĝis finalista de la Premio Nadal en 1945, en la dua eldono de la premio, post la unua gajnita de Carmen Laforet per Nada, kiu precize kuraĝigis García Pavón prezentiĝi al la citita literatura premio.[2]​ Li estis profesoro en la Real Escuela Superior de Arte Dramático de Madrido. Li kultivis ĉefe novelon, eseon kaj teatran kritikon, sed elstaras ĉefe pro siaj rakontoj, kiuj sekvis la modelon de Ignacio Aldecoa. Pere de ili la verkisto ricevis diversajn premiojn, ĉefe de El Correo Literario, de Meridiano kaj de la revuo Ínsula, inter aliaj.

Lia ĉefa kreitaĵo estas kurioza literatura detektivo en loka policestro de Tomelloso, nome Plinio; tiu, kun efika helpo de sia persona "Watson", nome don Lotario, loka veterinaro, solvas kontentige ĉiajn kazojn okazintajn en vilaĝo de Manĉo kaj ĉirkaŭoj, el murdoj ĝis ŝteloj de ŝinkoj. García Pavón nuancigas la ĝenron konatan kiel krimromano kiel mikso de strikta detektiveco kun elementoj ĝenrismaj kaj socia kritiko ĝis punkto en kiu eblis tiam (diktatura cenzuro). Tio havigas apartan lokon en la historio de la hispana nigra romano.

En la serio de Plinio elstaras: Relatos de Plinio; Vendimiario de Plinio; Las hermanas Coloradas (1969), Premio Nadal, romano kiu temas pri la kaŝo de politika persekutito post la hispana enlanda milito, nome dum la diktaturo; El rapto de las Sabinas, novelo kiu ricevis la Nacian Premion de la Kritiko ankaŭ en 1969; Voces en Ruidera; El reinado de Witiza, ktp. Tiu rolulo iĝis tre populara post elsendo en 1971 de pria televida serio, protagonistigita de la aktoro Antonio Casal.

Aliaj liaj verkoj, de alia ĝenro, estas Cerca de Oviedo (1945), satiro de la vivo en provinca urbo. Rakontojn li kolektis en Cuentos de mamá (1952), Cuentos republicanos (1961), Los liberales (1965), Los nacionales (1977) kaj El tren que no conduce nadie (1979). Alitipe, La guerra de los dos mil años (1967) estas alproksimiĝo al fantasta ĝenro kaj al sciencfikcio.

Verkoj redakti

Fikcio redakti

Romano redakti

Noveloj kaj rakontoj redakti

  • Cuentos de mamá (1952, reeldonita de Destino)
  • Las campanas de Tirteafuera (1955, Puerta del Sol)
  • Cuentos republicanos (1961, Taurus), 20 rakontoj, 1a parto de la trilogio pri la enlanda milito.
  • Los liberales (1965, Destino) 2a parto de la trilogio pri la enlanda milito.
  • España en sus humoristas (1966)
  • La guerra de los dos mil años (1967), 20 rakontoj de fantasta ĝenro kaj sciencfikcio ("El reencuentro", "El cementerio capitoné", "El rodeo", "Las tres calles", "Donde empieza el otoño", "El avión en paz", "Un paseo por el campo", "El mundo transparente", "Los judíos", "La fiesta nacional", "Los andamios", "Tablado flamenco", "Coches para todo terreno", "El pecado", "Televisión del pasado", "El velorio", "El sueño cortado", "Palabras prohibidas", "El paso de las aceitunas" kaj "La cueva de Montesinos").
  • Cuentos sueltos (1974)
  • La cueva de Montesinos y otros relatos (1974), kompilaĵo.
  • Confidencias 1916 (1976, Confederación Española de Cajas de Ahorros).
  • Los nacionales (1977) 3a parto de la trilogio pri la enlanda milito.
  • El tren que no conduce nadie (1979, Fundación de los Ferrocarriles españoles), Tria Premio de Narraciones Breves "Antonio Machado".
  • Cuentos (Alianza Editorial, 1981).

Noveloj kaj rakontoj kun la ĉefrolulo de Plinio redakti

Verkoj kun agado dum la diktaturo de Primo de Rivera (1923-1930)
  1. El Quaque (1953, revuo Ateneo), rakonto (en 1955 en Las campanas de Tirteafuera kaj en 1970 en Nuevas historias de Plinio).
  2. Los carros vacíos (1965, Alfaguara), novelo (en 1970 en Nuevas historias de Plinio).
  3. Los jamones (1965, Destino), rakonto (en 1965 en la novelaro Los liberales kaj en 1970 en Nuevas historias de Plinio).
  4. Historias de Plinio (1968, Plaza & Janés), du noveloj:
    • El Carnaval (1968), novelo.
    • El charco de sangre (1968), novelo.
Verkoj kun agado en Tomelloso dum la frankisma diktaturo (1939-1975)
  1. El reinado de Witiza (1968, Destino), novelo. Finalista de la Premio Nadal de 1967.
  2. El rapto de las Sabinas (1968, Destino), novelo. Premio de la Kritiko de 1969.
  3. Las Hermanas Coloradas (1969, Destino), novelo. Premio Nadal de 1969.
  4. Nuevas historias de Plinio (1970, Destino), 1 novelo kaj 2 rakontoj jam publikigitaj antaŭe, kaj 5 nepublikigitaj rakontoj:
    • novelo jam publikigita: "Los carros vacíos".
    • rakontoj jam publikigitaj: "El Quaque", "Los jamones".
    • rakontoj ne publikigitaj: "El huésped de la habitación número cinco", "El caso de la habitación soñada", "Echaron la tarde a muertos", "Las desilusiones de Plinio" kaj "Muerte y blancura de Baudelio Perona Cepeda".
  5. Una semana de lluvia (1971, Destino), novelo.
  6. Vendimiario de Plinio (1972, Destino), novelo.
  7. Voces en Ruidera (1973, Destino), novelo.
  8. El último sábado (1974, Destino), 10 rakontoj nepublikigitaj:
    • rakontoj: "El último sábado", "Las fresas del Café Gijón", "Los sueños del hijo de Pito Solo", "Fecha exacta de la muerte de Polonio Torrijas", "Sospechas anulares de Plinio", "La esquela mortuoria", "Detalles sobre el suicidio de Arnaldo Panizo", "Un crimen verdaderamente perfecto", "Una tarde sin faena de Plinio y don Lotario" kaj "La bella comiente".
  9. Otra vez domingo (1978, Sedmay), novelo.
  10. El caso mudo y otras historias de Plinio (1980, Alce), 1 rakonto nepublikigita, kaj 1 novelo kaj 7 rakontoj jam publikigitaj antaŭe.
    • rakonto nepublikigita: "El caso mudo".
    • novelo jam publikigita: "Los carros vacíos".
    • rakontoj jam publikigitaj: "El Quaque", "Los jamones", "El huésped de la habitación número cinco", "El caso de la habitación soñada", "Echaron la tarde a muertos", "Las desilusiones de Plinio" kaj "Muerte y blancura de Baudelio Perona Cepeda".
  11. El hospital de los dormidos (1981, Cátedra), novelo.
  12. Cuentos de amor... vagamente (1985, Destino), 2 rakontoj nepublikigitaj:
    • rakontoj: "Pan caliente y vino fuerte, mi muerte" kaj "El roncador".
Kompilaĵoj
  • Plinio, casos célebres (2006, Destino), 3 noveloj ("Las Hermanas Coloradas", "El reinado de Witiza" kaj "El rapto de las Sabinas") kaj libro de rakontoj ("El último sábado").
  • Plinio. Primeras novelas (2007, Rey Lear), 3 unuaj noveloj de 1965 ĝis 1968 ("Los carros vacíos", "El Carnaval" kaj "El charco de sangre").
  • La cocina de Plinio (2009, Rey Lear), libro de kuirarto kun receptoj kiuj aperas en la verkoj (receptoj de la kuiristo Miguel López Castanier, eldono de lia filino Sonia García Soubriet kaj ilustraĵoj de Kim.
  • Plinio. Todos los cuentos (2010, Rey Lear), inkludas ĉiujn rakontojn.

Ne-fikcio redakti

Historio redakti

  • Historia de Tomelloso: [1930-1936] (1955, Gráfica Sánchez; 3a eldono en 1998 de Ediciones Soubriet)

Eseoj kaj socia kritiko redakti

  • Tres ensayos y una carta (1951, Presejo El Santo Escapulario)
  • La Mancha que vio Cervantes (1954-55, Cuadernos de Estudios Manchegos, nº VII)
  • El paisaje en la poesía de Juan Alcaide
  • Antología de cuentistas españoles contemporáneos (1939-1966) (1959, Gredos)
  • Teatro social en España (1962, Taurus)
  • Textos y escenarios (1971, Plaza & Janés)
  • Ya no es ayer (1976, Destino)

Artikoloj redakti

  • Nuevos artículos de costumbres (1972, Prensa Española)
  • El jardín de las boinas (1980, eldonejo Latina)
  • Mis páginas preferidas (1983, Gredos)

Referencoj redakti

  1. Conte, Rafael (20a de marto 1989). «Francisco García Pavón muere en Madrid a los 69 años de edad». El País. Konsultita la 6an de marto 2016.
  2. Francisco García Pavón de José Belmonte Serrano Almud (Universidad de Castilla-La Mancha) Ciudad Real, 2005 216 pp.

Bibliografio redakti

  • José Belmonte Serrano Almud, Francisco García Pavón, 2005, Universidad de Castilla-La Mancha, Ciudad Real, 216 pp.
  • Antonio Jesús Marqués, Francisco García Pavón y su detective, 2000, Ediciones Soubriet.

Eksteraj ligiloj redakti