Francisko de Nesselrode-Reichenstein

Francisko de Nesselrode-Reichenstein (naskiĝis la 23-an de junio 1635 en Kastelo Herten; mortis la 5-an de decembro 1707 samloke) estis katolika nobelo el la dinastio Nesselrode, diplomato, mecenato kaj princelekto-kolonja guberniestro en la Feŭdo Recklinghausen.

Francisko de Nesselrode-Reichenstein
Persona informo
Naskiĝo 23-an de junio 1635 (1635-06-23)
en Kastelo Herten
Morto 5-an de decembro 1707 (1707-12-05) (72-jaraĝa)
en Kastelo Herten
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Dinastio Nesselrode
Patro Bertramo de Nesselrode
Patrino grafino Lucia den Hatzfeld
Profesio
Okupo diplomato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Deveno redakti

Lia patro estis Bertramo de Nesselrode (1592-1678), Reganto de Stein kaj Ehrenstein, lia patrino Grafino Lucia den Hatzfeld], fratino de militestro Melĥioro de Hatzfeldt. Lia frato Johano Francisko Hermano de Nesselrode estis imperiestra generalo.

Vivo redakti

 
Kastelo Herten, loĝloko de la grafo

Li alkreskis kiel Barono Francisko de Nesselrode en Kastelo Herten en la elektepiskopa-kolonja Feŭdo Recklinghausen kaj estis Imperiestra Ĉambelano kaj elektepiskopa-kolonja sekreta konsilisto. Krom tio li estis guberniestro de la Elektoprinco de Kolonjo en la Feŭdo Recklinghausen. Li estis geedziĝinta kun baronino Ana Maria de Wylich je Winnenthal kaj havis kun ŝi ok gefilojn. Kvar el liaj filinoj aniĝis en la ordeno de la Ursulaninoj. Lia filino Johana Petronela Viktoria Maria Ana (1670–1698) geedziĝis en 1693 kun la barono kaj posta grafo Damiano Hugo de Virmont. Lia filo Filipo Vilhelmo de Nesselrode kaj Reichenstein estis grandprioro de la germana Malta Ordeno kaj per tio imperia princo. Kuzo de Nesselrode estis la princepiskopo je Hildesheim Jodoko Edmundo de Brabeck.

Je la pacointerkonsentoj de Nimego en 1678 kaj Karlovic en 1699 li sin prezentis kiel lerta ambasadoro kaj sukcesis akiri per tio pli grandan konatecon kiel elstara diplomato. En 1699 li krome sin prezentis kiel fondanto de la ursulanina monaĥejo en Dorsten, fondato laŭ iniciato de lia filino Maria Lucia. Post lia akiro de la imperie senpera Reglando Reichenstein en la montaro Westerwald Imperiestro Leopoldo la 1-a en 1702 rangaltigis lin en la staton de imperia grafo, kiu sin post tio nomiĝis Nesselrode-Reichenstein.

Li mortis en la aĝo de 72 jaroj en Kastelo Herten.

Familio redakti

Li geedziĝis en 1661 kun Baronino Ana Maria de Willich (mortinta la 26an de aŭgusto 1720). La geedzoj havis plurajn gefilojn:

  • Viktoria Maria Ana (naskiĝinta en 1670; mortinta 1698), edzino de Damian Hugo von Virmont (1666-1722)
  • Lucia Terezia (naskiĝinta en 1664), priorino en la ursulanina monaĥejo je Dorsten
  • Ana Vilhelmina Hermina (naskiĝinta en 1666), Ursulinanino en Dorsten
  • Franciska Bernhardina (naskiĝinta en 1680), Ursulinanino en Corlu
  • Leopoldina Terezia (naskiĝinta en 1683) Ursulinanino en Dorsten
  • Bertramo Francisko Karlo (naskiĝinta en 1672), Graf von Nesselrode ∞ Maria Antonetta von Willich
  • Filipo Vilhelmo (1678-1754) Grandprioro de la germana Malta Ordeno.

Literaturo redakti

  • M. Maria Victoria Hopmann (OSU): Geschichte des Ursulinenklosters in Dorsten. 1949.
  • Die Durchläuchtige Welt, 1731, volumo 2, S.982 Nesselrode-Reichenstein
  • Allgemeines historisches Lexicon, in welchem das Leben und die Thaten derer Patriarchen, Propheten, Apostel ... nebst denen Ketzern, wie nicht weniger derer Käyser, Könige, Chur- und Fürsten ... in Alphabetischer Ordnung mit bewehrten Zeugnissen vorgestellet werden H - Z, S.29
  • Jährliches genealogisches Hand-Buch, 1735, S.454
  • Johann Diederich von Steinen, Westphälische Geschichte, volumo 2, S.1041

Fonto redakti

Tiu-ĉi artikolo estas tradukaĵo el la samtema artikolo de:Franz von Nesselrode-Reichenstein en la germanlingva Wikipädie.