Kastelo Herten estas akvokastelo ĉe la okcidenta rando de la urbocentro de Herten en la distrikto Recklinghausen. Ĝi lokas enmeze de malnova pejzaĝa parko kaj estis dokumente menciata unuafoje en 1376. Ekde 1962 la ĉefa domo de la kastela ensemblo staras sub monumentprotekto.

Kastelo Herten
kastelo [+]

LandoGermanio
Federacia landoNordrejn-Vestfalio
Koordinatoj51° 35′ 30″ N, 7° 7′ 49″ O (mapo)51.59177.13016Koordinatoj: 51° 35′ 30″ N, 7° 7′ 49″ O (mapo)

Kastelo Herten (Nordrejn-Vestfalio)
Kastelo Herten (Nordrejn-Vestfalio)
DEC
Lokigo de Nordrejn-Vestfalio en Germanio
Map
Kastelo Herten
Vikimedia Komunejo:  Schloss Herten [+]
vdr
Elaera foto el 2016
Vidaĵo de la kastelo ekde sudokcidento

La nuntempe ekzistajn konstruaĵojn konstruis en la 16a kaj 17a jarcentoj la Henriko de Suer kaj lia filo Johano por la familioj von Stecke kaj von Nesselrode. Post kiam la ĉefa domo post la Unua Mondmilito estis fordonita kiel loĝodomo, ĝi kadukiĝis rimarkeble kaj minacis kunfalegi pro minadodamaĝoj. Nur energia sanigo fare de la Regiona ligo Vestfalio-Lipo de 1974 ĝis 1989 konservis la malfrugotikan ensemblon de la plenplena kadukiĝo.

Historio

redakti

Loĝantoj kaj posedantoj

redakti

La familio de Tiuj de Herten, vasaloj de Abatejo Werden, estis unuan fojon dokumente menciata en 1286 per Gerlach von Hertene. Ĝia tiama loĝloko estas supozata en la nuna urbocentro de Herten ĉe la paroĥa preĝejo Sankta Antonio.[1] En la 14a jarcento la kavalira gento starigis fortikan domon sur la loko de la nuna kastelo, kiu en 1376 estis unuan fojon menciata kiel feŭdo de Imperia Abatejo Werden. Per geedzeco Domo Herten iris meze de la 14a jarcento al la regantoj de Galen. Ties hereda filino Elseke ĝin portis en 1488 per sia edziniĝo en la jaro 1476 al sia edzo Ditriĥo de Stecke. Ana de Stecke geedziĝis en 1529 kun Bertramo la 1a de Nesselrode, hereda ĉambelano de la duklandoj Jülich kaj Berg. Li estis – kiel multaj membro de la dinastio Nesselrode – de 1539 ĝis 1556 elektepiksopo-kolonja guberniestro en la Feŭdo Recklinghausen kaj daŭrigis ekde 1530 el- kaj alikonstruon de la domo komencitan jam en la jaro 1520.

Preskaŭ 300 jarojn la ensemblo restis en la posedo de la familio de Nesselrode. En 1702 Imperiestro Leopoldo la 1a statoaltigis baronon Francisko de Nesselrode-Reichenstein al imperia grafo. Kiam mortis la lasta vira reprezentanto de la gento de Nesselrode de Herten, Johano Francisko Jozefo de Nesselrode, en 1826, la kastelo iris trans la filino de Johano, Ĉarlota, al la familio Droste je Vischering, kiu jam en a sama jaro rangaltiĝis al imperia grafeco. La membroj de ĝia linio de Herten nomiĝis sekvatempe Droste je Vischering de Nesselrode-Reichenstein.[2]

La familio enloĝis la domensemblon en Herten ĝis mallonge post la Unua Mondmilito. Post kiam ĝi tamen ekde 1920 sidis en Kastelo Merten en Eitorf kaj per tio estis rezigninta Kastelon Herten kiel loĝejon, ĝi pli kaj pli kadukiĝis. Grandparton de la pompa ekipaĵo la posedantoj kunportis je sia foriro.[3] Dum la uzurpado de la Ruhr-Regiono de 1923 ĝis 1925 ĝi ankoraŭ servis kiel loĝejo por francaj trupoj, kiuj postlasis la kastelon en stato de ruiniĝo.

Provizore lasta posedanto de la ensemblo fariĝis la Regiona Ligo Vestfalujo-Lipo, kiu akiris la tiutempe kadukiĝintajn konstruaĵojn kune kun la kastelparko en 1974. Ĉi-laste estas ekde novembro de 2008 posedaĵo de la urbo Herten.[4]

Referencoj

redakti
  1. A. Kracht: Burgen und Schlösser im Sauerland, Siegerland, Hellweg, Industriegebiet, 1976, p. 294.
  2. A. Duncker: Die ländlichen Wohnsitze, Schlösser und Residenzen der ritterschaftlichen Grundbesitzer in der preußischen Monarchie.
  3. Dirk Stöver: Spezielle Gefährdungs- und Erhaltungsprobleme. Schloß Herten. En: Landschaftsverband Westfalen-Lippe (Hrsg.): Im Wandel der Zeit. 100 Jahre Westfälisches Amt für Denkmalpflege. Aschendorff, Monastero 1992, p. 208.
  4. Informfolio pri la kastelparko (PDF; 352 KB)

Literaturo

redakti
  • Alexander Duncker: Die ländlichen Wohnsitze, Schlösser und Residenzen der ritterschaftlichen Grundbesitzer in der preußischen Monarchie nebst den königlichen Familien-, Haus-, Fideicommiss- und Schattull-Gütern. Volumo 3. Berlino 1860 (PDF; 267 KB).
  • Heribert Gieseler: Der Verfall und die Sicherung der Schloßanlage Herten. En: Westfalen. Hefte für Geschichte, Kunst und Volkskunde. Band 56. Aschendorff, Monastero 1978, ISSN 0043-4337, pj. 120-145.
  • Stefan Kleineschulte: Schloss Herten. En: Kai Niederhöfer (red.): Burgen AufRuhr. Unterwegs zu 100 Burgen, Schlössern und Herrensitzen in der Ruhrregion. Klartext Verlag, Essen 2010, ISBN 978-3-8375-0234-3, pj. 339–342.
  • August Kracht: Burgen und Schlösser im Sauerland, Siegerland, Hellweg, Industriegebiet. Ein Handbuch. Umschau, Frankfurt am Main 1976, ISBN 3-8035-8011-0, pj. 293–301.
  • Ursula Schumacher-Haardt: Schloss Herten. Westfälischer Heimatbund, Monastero 1993, ISSN 0930-3952 (Westfälische Kunststätten, Kajero n-ro 68).
  • Gregor Spohr, Friedrich Duhme, Wolfgang Quickels: Schloßpark Herten. Ein kleines Stück vom Paradies. Droste, Herten 1997, ISBN 3-893559-09-4.

Eksteraj ligiloj

redakti
  • Tiu-ĉi artikolo estas tradukaĵo de la samtema artikolo de:Schloss Herten en la germanlingva Wikipädie