Frank Dikötter (n. en 1961 en Stein, Nederlando) estas nederlanda historiisto kaj profesoro, kiu specialiĝas pri la moderna historio de Ĉinio. Li kreskis en Svislando. Li estas konata pro sia libro "La Granda Malsato de Mao", pro kiu li gajnis la Premion Samuel Johnson 2011[1]. Dikötter estas profesoro ĉe la Universitato de Honkongo, kie li instruas pri la vivo de Mao Zedong kaj la malsatego kaŭzita de la Granda Salto Antaŭen. Li antaŭe estis profesoro pri moderna historio de Ĉinio en la Universitato de Londono[2]. Dikötter ricevis honordoktorecon de la Universitato de Leiden en 2017.

Frank Dikötter
Persona informo
Naskiĝo 30-a de novembro 1961
en Stein
Lingvoj anglaĉina
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Alma mater Universitato de ĜenevoLernejo de Orientaj kaj Afrikaj Studoj
Okupo
Okupo historiistoprofesoroverkisto • universitata instruisto
TTT
Retejo http://frankdikotter.com
vdr

Verkaro redakti

  • 1992: La Diskurso de Vetkuro en Moderna Ĉinio - cifereca versio
  • 1995: Sekso, kulturo kaj moderneco en Ĉinio: Medicina scienco kaj konstruado de seksaj identecoj en la frua respublika periodo
  • 1997: La Konstruado de Rasaj Identecoj en Ĉinio kaj Japanio
  • 1998: Malperfektaj Konceptoj: Kuracaj Scioj, Naskiĝaj Difektoj kaj Eŭgenikismo en Ĉinio
  • 2002: Krimo, Puno kaj la Malliberejo en Moderna Ĉinio
  • 2003: Paciento Nulo: Ĉinio kaj la Mito de la Opia Pesto
  • 2004: Narkota Kulturo: Historio de Drogoj en Ĉinio
  • 2007: Ekzotaj Varoj: Modernaj Objektoj kaj Ĉiutaga Vivo en Ĉinio
  • 2008: La Malkaŝa Epoko: Ĉinio Antaŭ Mao
  • 2010: Amasa murdo de Mao: La plej granda dramo de la historio de Ĉinio 1958 - 1962
  • 2013: La Tragedio de Liberigo: La Historio de la Komunista Revolucio, 1945 - 1957
  • 2016: La Kultura Revolucio: Popola Historio, 1962-1976.

Noto kaj referencoj redakti

Tiu ĉi artikolo aŭ pli frua versio estas (parta) traduko de la artikolo Frank Dikötter en la nederlanda vikipedio, kiu dependas de la permesilo Krea Komunuaĵo Nommencio/Samkondiĉe. Vidu la prilaboran historion.

  1. (en) "Mao's Great Famine wins Samuel Johnson Prize", la 6-an de julio 2011.
  2. (en) Frank Dikötter Arkivigite je 2021-01-18 per la retarkivo Wayback Machine, Deparatamento pri historio, Universitato de Hongkongo.