Kolbasobulko

speco de sandviĉo
(Alidirektita el Frankfurta kolbaso)

Kolbasobulko[1] estas sandviĉo kun kolbaseto. Ordinare ĝi havas saŭcon, plejofte keĉupon kaj/aŭ mustardon, iufoje kun saŭrkraŭto, reliŝo, cepoĉilia saŭco. Ĝi ankaŭ povas havi freŝajn, peklitajn aŭ frititajn legomojn, verdaĵon, fromaĝon, lardon. En Usono tradicie oni vendas ilin en bazopilkaj stadionoj.

Kolbasobulko
Kolbasobulkoj kun diversaj aldonaĵoj.
Kolbasobulkoj kun diversaj aldonaĵoj.
vdr

Kolbasobulkon oni manĝas sen uzo de manĝilaro. En pluraj landoj, ekzemple Francio, oni havas specialajn pikilojn por piki truon en bastonpanon por enŝovi la kolbaseton.

Nomoj en aliaj lingvoj redakti

En Usono la kolbaseto ankaŭ nomiĝas frankfurter, frankhot dog; ĉi-lasta angle signifas "varmega hundo".

 
Ĉeĥa kolbasbulko

En Ĉeĥio kolbasbulko nomiĝas párek v rohlíku ("kolbaso en kornbulko"). En Suda Bohemio uzatas ankaŭ la esprimo pikador.

En Hispanio kaj Venezuelo kolbasbulko nomiĝas perro calienteperrito caliente, tio estas "varma hundo" kaj "varma hundeto" respektive. En Argentino ĝi estas nomata pancho.

Historio redakti

Iu frankfurta viandisto preparis kolbasetojn sub titolo "kolbaseto dachshund" — Dachshund en la germana signifas "melhundon". La germana elmigranto veturigis en Usonon ĉi tiun kolbaseton. Kaj en 1871 li komencis vendi la kolbaseton, volvitan per panpecoj. Li sukcesis vendi dum unu jaro 3684 "kolbasetojn dachshund". Ili iĝis tre populara manĝaĵo.

Kaj en 1901 ilustristo Dargan rimarkis, ke iu vendisto de kolbasetoj anstataŭ ordinaraj panpecoj komencis uzi bulketojn, en kiujn li zorgeme metis kolbaseton. Dargan decidis ilustri tiun okazon. Sed li ne estis certa pri la ĝusta skribo de "dachshund" kaj simple nomis la manĝaĵon "hot dog".

Tradicio enmeti viandon inter panpecoj devenas el antikva tempo. Kolbaseto estis menciita ankoraŭ eĉ en "Odiseado" de Homero.

En 1987 en Frankfurto ĉe Majno oni festis 500-jariĝon de kolbasobulko. Tamen aŭstroj kontestas tion kaj opinias, ke iliaj Vienaj kolbasetoj estas pruvo de deveno de kolbasobulko.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. NPIV 2002, paĝo 180, kapvorto bulko

Eksteraj ligiloj redakti