Frans van Mieris la Juna

Frans van Mieris la Juna (1689-1763) estis nederlanda pentristo, numismatikisto kaj historiisto. Li estis filo de Willem van Mieris (1662-1747) kaj Angenieta Chapman (1662-1744)[1], nevo de Frans van Mieris, nevo de Willem van Mieris (1662-1747), nevo de Jan van Mieris (1660-1690), kaj estis trejnita en la studio de sia avo Frans van Mieris la Maljuna antaŭ ol sin doni al pentrado.

Frans van Mieris
la Juna
(1689-1763)
Bildo de Frans van Mieris la Juna
Bildo de Frans van Mieris la Juna
Persona informo
Naskiĝo 24-a de novembro 1689
en Lejdeno, Nederlando
Morto 22-a de oktobro 1763
en Lejdeno, Nederlando
Lingvoj nederlanda vd
Ŝtataneco Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj vd
Familio
Patro Willem van Mieris vd
Parencoj Jan van Mieris vd
Profesio
Okupo pentristo • historiistoarkeologo vd
Aktiva en Leiden vd
Verkado
Verkoj The Hermit ❦
The Grocer’s Shop ❦
Portrait of Adrianus van Boscheiden vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Laŭ Arnold Houbraken (1660-1719), liaj majstroj estis Abraham Toorenvliet (1620-1692), Gerrit Dou (1613-1675) kaj Abraham van Tempel (1622-1672). van Mieris estis ankaŭ kolektisto de moneroj kaj ĵetonoj, eldonisto de malnovaj dokumentoj kaj artkomercisto. Franz van Mieris dumlonge defendis la aŭtentikecon de la falsa "Rijmkroniek van Klaas Kolijn", sed poste li malkorekte atribuis al Henrik Graham kiel la vera aŭtoro.

Ĝis la fino de la 20-a jarcento, la eldono de ĉartoj de la grafoj el Nederlando de Van Mieris, en 1753, enhavis la solan publikigon kun multaj grafoj antaŭ 1300. Al van Mieris oni atribuas pentradon por ilustri la verkon "De Rerum Natura" de Lukrecio. Li restis fraŭla kaj gajnis sian vivon pentrante historiajn bildojn, portretojn kaj lumojn de butikoj kaj internaĵoj. Frans van Mieris havis grandan talenton por pentri.

 
Enamiĝinta paro sub la arbo.

Tio eble estis la kialo, ke li fariĝis direktoro de la Akademio Teeken, en Lejdeno, posteno kiun li konservis dum la tuta vivo. Pro siaj historiaj agadoj, van Mieris estis en kontakto kun Gerard van Loon (1683-1758), Hendrik Cannegieter (1691-1770), Cornelis van Alkemade (1654-1737) kaj lia bofilo Pieter van der Schelling (1691-1751), inter aliaj. Granda parto de la bieno de Van Mieris konserviĝas. La biblioteko de la Societo de la Nederlanda Literaturo en Lejdeno posedas kelkajn leterojn de kaj al li. En 1864 katalogo de lia biblioteko estis publikigita en Hago.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

  • Jacobus Houbraken (1698-1780)
  • Arnold Houbraken (1660-1719)
  • Frans van Mieris (1635-1681)
  • Pieter Codde (1599-1678)
  • Willem van Mieris (1662-1747)
  • Gerard Dou (1613-1675)
  • Petrus Scriverius (1576-1660)
  • Pieter van der Schelling (1691-1751)
  • Jan van Mieris (1660-1690)
  • Pieter de la Court (1618-1685)

Referencoj redakti