Gerrit Dou
Gerrit DOU (7a de aprilo 1613 – 9a de februaro 1675), konata ankaŭ kiel Gerard kaj Douw aŭ Dow, estis pentristo de la nederlanda pentrarta orepoko, kies malgrandaj, tre fajnaj pentraĵoj estas tipaj de la fijnschilders (fajnpentristoj) de Leiden. Li specialiĝis en scenoj de ĝenrismo kaj famiĝis pro siaj lertaj pentrotrompoj kaj kandellumaj noktaj scenoj kun forta klarobskuro. Li estis disĉiplo de Rembrandt.
Gerrit Dou | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de aprilo 1613 en Leiden |
Morto | 9-an de februaro 1675 (61-jara) en Leiden |
Tombo | Pieterskerk |
Lingvoj | nederlanda |
Ŝtataneco | Nederlando |
Okupo | |
Okupo | pentristo • vidartisto |
Verkoj | The Young Mother Young Woman Holding a Lamp Memportreto The Dropsical Woman |

Tamen je komparative frua punkto en sia kariero li disvolvigis distingan propran manieron kiu diverĝis konsiderinde el tiu de Rembrandt, kultivanten detaleman kaj prilaboratan stilon de traktado. Oni diris, ke li dediĉis kvin tagojn al pentrado de unu mano, kaj lia verko estis tiom fajna ke li postulis necese ke oni fabriku aparte liajn proprajn penikojn.[1]
MemportretojRedakti
- Memportretoj de Gerrit Dou
La pentristo en sia studio, 1647 Gemäldegalerie Alte Meister
Memportreto, ĉ. 1650, Rijksmuseum Amsterdam
Memportreto ĉ. 1665 Luvro
Aliaj verkojRedakti
- Aliaj verkoj de Gerrit Dou
La kuracisto, Kunsthistorisches Museum, Vieno
NotojRedakti
- ↑ Encyclopaedia Britannica 1911